Saltu al enhavo

Feliciano Ninguarda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feliciano Ninguarda: dominikano, ĉefpontifika nuncio kaj reformepiskopo

Feliciano NINGUARDA (naskiĝinta en 1524 je Morbegno, mortinta la 5-an de junio 1595 en Komo) estis katolika episkopo de Scala (1577-1583), Sant'Agata de' Goti (1583-1588) kaj Komo (1588-1595). Li estis guberniestro en la princĉefepiskopujo de Ratisbono[1] kaj apostola nuncio por Supra Germanujo (1578-1583). Li konsidereblas modela por nova tipo de episkopo malferma je la modernigo de la Katolika Eklezio laŭ la ideoj de la koncilio de Tridento.

Estante filo de mediolana kapitano, Ninguarda trejniĝis en klostroj de dominikanoj je Morbegno kaj Mediolano. En 1549 li mem frokuliĝis. Ses jarojn poste li troviĝis en Vieno por priparoli monaĥejajn reformojn kaj ekdeĵoris de 1559 por la salcburga arkiepiskopo, i.a. kiel prokuratoro ĉe la Tridenta koncilio. Kiam li estis oficiala papa sendito en Suda Germanujo li aktivis ĉefe en Bavarujo, Tirolo, Salcburgio kaj Stirio. En Salcburgo li devis juĝi pri la agoj de Wilhelm von Trauttmansdorff; Salcburge li krome aktivis kiel katedrala predikisto.

Etendiĝo de lia inspektora potenco super la katolikaj komunumoj de Grizono venis en 1579 (kiel por la sendito Giovanni Francesco Bonomi). Bonege koninte la grizonajn kondiĉojn, Ninguarda vane petis episkopon Beatus a Porta reveni al Koiro kaj nomumi la sanktgalan abaton Joachim Opser koadjutoro (por ke la posteuleco bone funkciu). Ĉi sekreta nomumiĝo (1579) kiel ankaŭ la kaŝaj interparoladoj en Lucerno kaj Feldkirch kun gravaj katolikaj politikistoj komence ne estis fruktodonaj. En 1580 Porta abdikis laŭ persvado de Bonomi.

Ninguarda sukcese abdikigis Christoph Funk, abaton de Petershausen ĉe Seerhein, kaj subtenis aliancon de la svisaj katolikaj komunumoj kun la princepiskopo de Bazelo. En 1586 oni diskutis igi Ninguarda nuncio je Lucerno. Kiel koma episkopo, li inspektoris inter 1589 kaj 1593 en la paroĥoj de Valtelino kaj en 1591 je Tiĉino.

Pierre Surchat: "Ninguarda, Feliciano" - ĉe: Dictionnaire historique de la Suisse, 9.9.2010

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Tie li reprezentis la nur trijaran princepiskopon Filipo Vilhelmo kun kiu oni esperis alproksimiĝon de la mone tre ŝuldiĝinta ratisbona teritorio al Bavarujo. Notindas ke tiam la urbo Ratisbono mem jam havis protestantan plejmulton.