Saltu al enhavo

Felix Jacoby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felix Jacoby
"La Fragmentoj pri la Grekaj Historiistoj", verko publikigita en 1998
"La Fragmentoj pri la Grekaj Historiistoj", verko publikigita en 1998
Persona informo
Felix Jacoby
Naskiĝo 19-an de marto 1876
en Magdeburgo, Provinco de Saksio
Morto 10-an de novembro 1959
en Berlino, Germanio
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Berlino
Universitato de Kiel
Universitato de Oksfordo
Universitato de Vroclavo
Universitato de Munkeno
Profesio
Okupo lingvisto
universitata instruisto
klasika filologo
historiisto
mitologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Klasikaj studoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Hermann Diels vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Felici Jacoby Chiloniensi estis helenisto, lingvisto, mitologo kaj germana klasika filologo, aŭtoro de sennombraj klasikaj verkoj pri Heziodo, Helaniko de Lesbo, Apolodoro el Damasko, ktp. Kvankam li poste estis forpelita de la Universitato de Kiel dum la Ascendo de la Nazia Germanio, Jacoby laŭdire estis unu el tre malmultaj el la germanaj judoj kiuj komence apogis Adolf Hitler. Laŭ kelkaj atestantoj, li eĉ ekfaris la surprizan komparon en 1933:

Kiel judo mi trovas min en malfacila pozicio. Sed kiel historiisto mi delonge lernis ne rigardi historiajn eventojn el la privata perspektivo. Mi voĉdonis por Adolf Hitler ekde 1927 kaj mi ĝojas, ke en la jaro de la Nacia Ascendo mi estas permesita paroloadi pri Aŭgusto, ĉar Aŭgusto estas la sola figuro en la monda historio komparebla al Adolf Hitler.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Felix Jacoby (19-a de marto 1876 - 10-a de novembro 1959) okupis unu el la du katedroj en Klasika Filologio en la Filologia Departemento de la "Christian-Albrechts-Universitato de Kiel" inter 1907 kaj 1935 kaj ankaŭ estis direktoro de la fakultato dum tiu periodo. Li estis la sukcedanto de la helenisto Paul Wendland (1864-1915). Estis ne malpli grava en lia longa periodo en Kiel ke Felix Jacoby skribis la verkon kiu igis lin senmorta en klasikaj studoj kaj kiu poste donis al li la epiteton de "la plej klera viro en Eŭropo" fare de unu el liaj Oksfordaj kolegoj (Robert Dundas (1771-1851)): "La Fragmentoj de la Grekaj Historiistoj", kolekto de fragmentoj - t.e. citaĵoj en pli postaj verkintoj - pri la verkoj de la grekaj historiistoj de la antikveco kiuj estas parte aŭ tute perditaj.

Estas preskaŭ neimageble hodiaŭ, ke unu sola erudiciulo povus entrepreni tian monumentan taskon sole (entenanta 17 volumojn) kaj ne estas surprize, ke la verko nun estas daŭrigata kiel internacia kunlabora projekto (bazita super ĉio sur la artikoloj de Jacoby). Aldone al tiu kolekto Felix Jacoby publikigis larĝan gamon da monografioj kaj artikoloj en Kiel kaj Oksfordo - kie li estis devigita fuĝi en 1939 - inkluzivante artikolojn por la "Realencyclopädie der classical Antiquity" ("Reĝa Enciklopedio pri Klasika Antikveco aŭ RE). Inter liaj aliaj laboroj du elstaraj ekzemploj estas "Atthis" (1949), verko pri la loka atena historiografio post Herodoto kaj la artikolo "Herodoto" por la RE. Jacoby ankaŭ redaktis libron pri Heziodo kaj verkis multajn artikolojn pri la greka literaturo kaj la latina poezio.

Jacoby naskiĝis en Magdeburgo el juda deveno kaj frekventis la bazlernejon en la antaŭa monaĥejo de "Nia Benita Sinjorino" en Magdeburgo, unu el la ĉefaj humanistaj lernejoj en norda Germanio, ekde 1885 pluen kaj prenis sian Abitureco (kvalifikon por eniro en la universitato) tie en 1894. Jacoby estis baptita protestanto en "Preĝejo de Sankta Johano", en Magdeburgo, kiel dekunujara lernejano kaj lia konfirmo okazis en 1891. Li komencis siajn studojn de klasika filologio, en Freiburg, en 1894, sed kiel liaj universitataj rekordoj atestas, li sekvis nekutime ampleksan kurson de studo.

Krom laparoladoj pri sia propra lernobjekto, li ankaŭ ĉeestis prelegojn pri mezepoka germana literaturo, sanskrita, gotika kaj moderna germana historio. Unu semestro poste Jacoby translokiĝis al la Universitato de Munkeno, kie li konservis siajn interfakajn interesojn, kaj finfine en 1896 al Berlino, kiu tiam estis la mekao de la germana klasika filologio pro Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff (1848-1931) kaj Hermann Diels (1848-1922). En decembro 1900 li doktoriĝis pri filozofio sub Hermann Diels kun tezo titolita "De Apollodori Atheniensis chronicis". En 1901 Felix Jacoby edziĝis kun Margarethe Johanne von der Leyen, kiu dum sia vivo ŝi estis la plej grava asistanto de sia edzo en la publikigado de liaj akademiaj verkoj.

La paro havis du filojn, Hans kaj Georg. Jacoby iĝis lektoro ĉe la Universitato de Vroclavo en la vintra semestro de 1903/04 kaj kvalifikiĝis kiel preleganto unu jaron poste kun artikolo pri la "Marmor Parium", helenisma kroniko pri la insulo Paros kiu estas konservita en fragmentoj. Jacoby dediĉis ĉi tiun studon al Wilamowitz kaj poste redaktis ĝin. El Vroclavo Jacoby estis tiam nomumita, kiel jam menciite, al katedro en Kiel, ne malpli pro influo de Wilamowitz, kies lernanto Jacoby vidis sin dum sia tuta vivo. Jacoby restis en Kiel ĝis sia retiriĝado kiel instrudeĵoro en la universitato en la printempo de 1935 kaj malakceptis prestiĝan nomumon en Hamburgo en 1927.

Jacoby vivis en Kitzeberg, ĉe alia flanko de la Kiel-fjordo, kaj kutime prenis la pramon por atingi la universitaton. Kiam la vetero estis malbona aŭ li estis malhelpita plenumi siajn instrudevojn pro neprokrastebla laboro, li vokis sian asistantinon Marie Wünsch kaj diris: "La ŝipo ne veturas hodiaŭ". Tiu "nefidinda" "Navicula Chiloniensis" (ŝipeto el Kiel) estis eternigita en la titolo de lia Festschrift[1] en 1956.

Kvankam komence li ne estis tute malfavora al la nacisocialisma forkapto de potenco, post la enkonduko de la iniciatoj kontraŭ "ne-arjaj" ŝtatoficistoj Jacoby petis forpermeson el siaj oficaj devoj. Lia oficiala peto restas interese kaj trudas respekton eĉ hodiaŭ:

"Mia sola zorgo estas ĉu la komunumo de laboro kaj spirito, kiu ekzistis inter miaj studentoj kaj mi ĝis nun kaj estas laŭ mi la antaŭkondiĉo por signifoplena kaj efika instruado, povas esti konservita. En la liberalaj artoj kaj, mi kredas, precipe en klasikaj studoj, estas neeble apartigi "edukado" kaj "instruado" kaj por ne-arianaj instruistoj limigi sin, kiel oni nun postulas, al la transdono de scioj aŭ enkondukoj al akademia metodaro.

Eĉ se tiaj lecionoj estus eblaj, ili estus sensencaj, ĉar ili estus devojiĝintaj el la centra elemento de la klasikaj studoj, la formado de la karaktero per kontakto kun la spirito de la grandaj aŭtoroj de la antikveco, kaj per tio ili iĝus supraĵa agado tiamaniere ke ne nur la plej bonaj sed fakte la granda plimulto el la studentoj decide malakceptus. Miaj studentoj faris neniun peton tiaspeca; male, mia sento estas ke la ligoj inter ili kaj mi fariĝus pli streĉaj en la lastaj du semestroj ol ili jam estis.

Sed kiom ajn fortaj estas la personaj ligoj al ne-arja profesoro por apartaj individuoj nuntempe, miaopinie okazos neevitebla konflikto inter tiaj personaj ligoj kaj la fundamentaj politikaj ideoj de la nova ordo. Simple atendi ĝis tiu konflikto manifestiĝos kaj kaŭzu definitivan damaĝon al edukado, ne ŝajnas al mi sentema pro la rapideco per kiu maturiĝas nia juneco, kiu estis edukita en modernaj kondiĉoj.

Tamen, antaŭ ĉio, la decido atendi kaj vidi kontraŭas la fakton, ke miaj studentoj jam hodiaŭ estas devigataj, pro la sintenoj kaj agadoj de la ĉefa studentaro, al interna konflikto inter personaj lojalecoj kaj politikaj opinioj, kiuj aŭ devas igi signifon t.e. eduke efikajn lecionojn neeblaj aŭ alie elmeti la individuajn studentojn al riskoj al kiuj ilia propra instruisto laŭ mi ne devus eksponi ilin."

La peto de Jacoby estis koncedita kun efiko la 1-a de aprilo 1935. De tiu tempo pluen li vivis kun sia filo Hans en Finkenkrug proksime de Berlino. Li estis persone trafita per la pogromo en novembro 1938 kaj poste provis enmigri al Britio. Feliĉe li sukcesis en la printempo de 1939, danke al la interveno de multnombraj kolegoj kaj institucioj.

La du plej gravaj subtenantoj de lia enmigrado (kaj tial savo) de Jacoby estis la fama brita filologo Robert Wade-Gary (1929-2015) kaj la iama Kiel-kolego de Jacoby Eduard Fraenkel (1888-1970), kiu mem perdis sian katedron en Freiburg plurajn jarojn pli frue. La familio Jacoby alvenis en Oksfordo en aprilo 1939 kaj ricevis britan civitanecon en 1948. Baldaŭ antaŭ lia reveno al Germanio, kiu nur iĝis ebla post la aprobo de lia pensio kiel emerita profesoro en 1956, li estis premiita kun la honordoktoreco de la Universitato de Oksfordo.

La Universitato honoris lin per iu "Festschrift" kaj nomumis lin honora senatano de la universitato, kvankam ne vere entrepreninte ajnan seriozan kritikan pripensadon pri la konduto de la studuniversitato en la Tria Reich ("Tria Regado"). La edzino de Jacoby mortis baldaŭ post ilia reveno al Berlino la 21-an de marto 1956. Felix Jacoby mortis tri jarojn poste, la 10-an de novembro 1959.

Felix Jacoby plenumis konsiderindan influon sur la klasikaj studoj en sia studuniversitato en Kiel kaj inspiris multajn elstarajn studentojn por moviĝi al Kiel almenaŭ provizore. Liaj komunaj prelegoj kaj seminarioj kun Eduard Fraenkel ĉe la fino de la 1920-aj jaroj aŭ kun la filozofo Julius Staenzel (1883-1935) same kiel liaj ampleksaj kaj foje ne-akademiaj kontaktoj kun la docentaro - inkluzive de la surscenigo de la teatraĵo "Zukunfts-Philologie" ("Filologio de la estonteco") – lasis daŭran impreson sur liaj lernantoj.

Tamen, li ne estis precipe interesita pri teoriaj diskutoj ene de sia lernobjekto, kiel ekestis en la historiisma disputo en la 1920-aj jaroj; tiurilate li estis priskribita kiel "la plej tradicia el la grandaj Berlinaj studentoj de Wilamowitz". Jacoby estis interesita pri sugestoj por specifaj plibonigoj en la organizo de studoj kaj estis movita per la praktiko, ne teorio.

Tiurilate Felix Jacoby estis reprezentanto de la germana scienca tradicio kun ĝiaj radikoj en la Wilhelminismo de 19-a jarcento: "grandparte senpolitikaj kaj disciplinitaj en ilia akademia laboro, akra en siaj juĝoj kaj dediĉitaj al la subteno de siaj studentoj". Koncerne la interrilatadon kun siaj kolegoj en Kiel aŭ kun lia fako, unuflanke li havis kelkajn intimajn amikecojn, sed aliflanke egalan nombron da decidaj foje eĉ polemikaj juĝoj. Diplomatio ne estis la metio de Jacoby, "anstataŭe li preferis sinceran kritikon, kiu liaflanke estis kutime farita per helpema maniero".

Post kiam Jacoby estis anoncinta sian intencon publikigi la fragmentojn de la grekaj historiistoj en programa parolado en Berlino en 1908, li publikigis detalan tekston unu jaron poste en kiu li skizis la evoluon de la greka historiografio kaj elmetis la programon de la verko, kiu poste iĝus la ĉefa. La principo apud la elekto kaj la sekvenco de la libroj estis la historia evoluo de la historiografio kaj la kategorio de la verkoj.

(I. Genealogio kaj Mitografio; II. Universala kaj Nuntempa Historio. Kronografio; III. Etnografio kaj Horografio; IV. Antikva Historio kaj Biografio; V. Geografio; VI. Nekonataj Aŭtoroj. Teorio pri la Historiografio). La unua volumo de lia kolekto estis publikigita en 1923; la plej gravaj aŭtoroj enhavitaj en ĝi estis la historiisto Hekateo de Mileto kaj la logografo Helaniko de Lesbo.

La tekstoj, dividitaj en 'T(estimonia)', t.e. referencoj en pli postaj verkintoj al la redaktitaj verkintoj mem kaj "F(ragmente)", surbaze de la modelo de la fragmentoj de la antaŭsokratoj fare de Diehl, la instruisto de Jacoby, ĉiuj enhavas kritika aparato[2]. Tiu ĉi unua volumo jam elmontras la metodon de Jacoby presi la fragmentojn cititajn de pli ol unu aŭtoro flank-al-flanke sinoptike. La dua parto de la monumenta verko estis publikigita inter 1926 kaj 1930.

Kiam la nacisocialistoj malpermesis al li eldonadon kaj eĉ malpermesis "ne-arjajn" viziti publikajn bibliotekojn, do neebligante labori sur la fragmentoj, tio evidente persvadis Jacoby-on ke li devas forlasi Germanion. Kiom fundamenta lia verko estis konsiderata por la klasikaj studoj montriĝas per letero de la Dekano kaj Estraro de "Preĝejo de Kristo", Oksfordo, kiu informis Jacoby-on ke ili volis "ebligi vin daŭrigi vian gravan laboron pri la fragmentoj de la grekaj historiistoj tiel baldaŭ kiel ebla ĉi tie en Oksfordo kie kondiĉoj ŝajne estas precipe favoraj por aranĝado de tia entrepreno".

En financaj cirkonstancoj for de la idealaj, Felix Jacoby daŭre laboris pri la fragmentoj en Oksfordo, kie li estis nur malofte vidita ekster sia kolegio aŭ sia domo en "St Margaret's Road". La impreson kiun Jacoby faris sur sia ĉirkaŭaĵo estas indikita per rimarko de la filologo Mortimer Chamber (1927-2020); "Jacoby estis viro kun grandega interna forto, manke de staturo sed dinamo, kaj same decidita kiel ajna prusa generalo (tipo, kiun multaj homoj vidis en li)." En sia Oksforda periodo Jacoby ankaŭ produktis la "masivan kronŝtonon de la tuta strukturo", lia komentaĵo pri Athidography (historio pri la loka Ateno) en duvoluma suplemento - "Kia libro!" Tio estis la simpla takso de la fama angla historiisto Arnold Wycombe Gomme (1886-1959).

La Fragmentoj estas la vivoverko de Jacoby; nenio iam superos ilin en la kampo de esplorado pri antikva historiografio. Bedaŭrinde la kontribuoj de Jacoby pri aliaj filologiaj kaj literaturhistoriaj temoj ekster tiu ĉi monumenta verko estas tre ofte forgesitaj, ekzemple liaj studoj pri la romiaj elegiaj poetoj. Jacoby laŭdire rimarkis pri tio: "Kial tiuj homoj en Oksfordo opinias ke mi estas historiisto?"

La granda lernanto de Wilamowitz kaj Diels, la amiko de Eduard Norden (1868-1941) kaj Julius Stenzel (1883-1935), Jacoby iam skribis al la infanoj de unu el siaj amikoj en Kiel: "Apenaŭ tago pasas kiam mi ne parolas kun ili [Wilamowitz kaj Stenzel] kaj ĉiuj aliaj (...) malaperas tute en la fonon ĉar tiuj du estas (ne estis) la solaj homoj kiuj povas doni al mi novan internan stimulon ĉiumomente."[3]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Paul Wendland (1864-1915)
  • Eduard Fraenkel (1888-1970)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kolekto da skribaĵoj publikitaj omaĝe al iu erudiciulo.
  2. Kritika aparato (latine: apparatus criticus) en tekstkritiko de primarfonta materialo, estas fakorganizita sistemo de notacioj por reprezenti, en ununura teksto, la kompleksan historion de tiu teksto en konciza formo utila al diligentaj legantoj kaj akademiuloj.
  3. Christian-Albrechts-Universität de Kiel