Ferda Formiko
Ferda Formiko | |
---|---|
Libro de Ferda Formiko | |
anthropomorphic ant | |
Kreita de | Ondřej Sekora |
Verko | Ferda Formiko (filmo) Ferda Formiko (televida serio, 1987) Ferda Formiko (televida serio, 1960) |
Informoj | |
Sekso | vira |
Specio | formiko |
Povoj | majstra riparisto |
Amikoj | Skarabo Sakego |
Malamikoj | Araneo |
Ferda Formiko, ĉeĥe Ferda Mravenec, estas heroo en la libroj de la ĉeĥa verkisto Ondřej Sekora, kiu ilin ankaŭ ilustris.
Ferda Formiko estas homigita formiko, kiu portas ruĝan papili-kravaton kun nigraj punktoj. Li estas tre lerta, sur lia domo estas tabuleto kun surskribo Ferda Formiko - Ĉiuspecaj laboroj. Efektive li servas al aliaj insektoj kaj animaloj kiel majstra riparisto kaj helpanto en problemaj situacioj. Akrido servas al li kiel ĉevaleto tiranta lian ĉaron. Lia amiko skarabo Sakego estas male mallertulo, kiu ĉiam klopodas helpi, sed ĉiufoje ĉion fuŝas. Malica araneo estas malamiko ne nur de Ferda, sed ankaŭ de aliaj insektoj kaj etaj animaloj (helikoj, lumbrikoj), kun kiu ili devas batali.
La insekta mondo estis sukcese filmita kiel pupfilmo de Hermína Týrlová sub titolo Ferda Formiko, eksterlande ofte nur kiel Ferda.
La homigitan insektan mondon prezentis ankaŭ aliaj aŭtoroj. En la ĉeĥa literaturo Jan Karafiát en sia poezia libro Lampiroj, en la vjetnama literaturo To Hai en libro La aventuroj de Zemen (esperantlingve eldonita en 1963). Konata estas ankaŭ japana televida serio pri abelino Maja.
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Ferda Formiko en traduko de Zdena Matyková ekzistas en manuskripto.