Ferdinand Foch
Ferdinand Foch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ferdinand Jean Marie Foch |
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1851 en Tarbes |
Morto | 20-an de marto 1929 (77-jaraĝa) en Parizo |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Cathédrale Saint-Louis-des-Invalides (en) |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | avenue de Saxe |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Franca Politeknika Lernejo |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | oficiro militisto |
Ferdinand FOCH (pron. [foŝ], n. 2-an de oktobro 1851, Tarbes, Francio - m. 20-an de marto 1929, Parizo) estis marŝalo de Francio, ĉefkomandanto de la ententaj armeoj dum la lastaj monatoj de la unua mondmilito.
Li abiturientiĝis en julio de 1870, dumtempe ekis la milito. Post la armistico de 1871, li revenis al jezuita lernejo de Saint-Clément, kie li devis loĝi kun engarnizonigitaj germanaj soldatoj. La doloro kaj la venĝosento instigis lin iri la soldatan vivvojon. Li celis reakiri Lorenon kaj la urbon Messon por Francio
Li estis lernanto en École Polytechnique dum du jaroj kaj en 1873 iĝis lernanto de École d'Application de l'Artillerie (artileria lernejo). Li iĝis artileria oficiro, ano de Artileria Komisiono de Parizo (ĉ. 1880). Li geedziĝis en Bretonio kaj akiris kastelon Trofeunteuniou, kiu iĝis por li dua familia hejmo, en la komunumo Ploujean (ekde 1959 parto de pli vasta komunumo Morlaix) en la departemento Finistère de la administra regiono Bretonio.
Foch en 1885 iĝis studento de École Supérieure de Guerre (Militista altlernejo). Li revenis en 1895 al la altlernejo en rango de majoro kaj iĝis adjunkto, iom poste profesoro.
En 1908 li estis jam brigada generalo, kiam ĉefministro Georges Clemenceau nomumis lin gvidanto de la lernejo. La ŝlosilvortoj de lia instruado estis: ideo kaj volo.
Li iĝis divizia generalo en 1911.
Dum la unua mondmilito, Foch komence batalis en Loreno. Lia taĉmento forte kontraŭstaris kaj tiel helpis la ĉefkomandanton Joseph Joffre en la unua batalo de la Marno.
En 1915-16, li sensukcese provis trarompi la germanajn liniojn.
Ekde majo de 1917, li estis konsilanto de la ententaj armeoj. Post eksiĝo de la Rusa Imperio (Sovetunio), Foch proponis komunan komandantaron, sed la brita ĉefministro David Lloyd George kaj Clemenceau ne akceptis tion nur post la germanaj sukcesoj en marto de 1918 (26-an de marto). Helpe de la usonaj soldatoj kaj militaraj materialoj, li sukcese venkis la germanojn.
Li ricevis la rangon marŝalo la 6-an de aŭgusto 1918.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- B. H. Liddell Hart: Foch: The Man of Orléans (1931)
- James Marshall-Cornwall: Foch as Military Commander (1972)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Mortintoj en Parizo
- Naskiĝintoj en 1851
- Mortintoj en 1929
- Kavaliroj de Ordeno de Blanka Aglo
- Viroj
- Naskiĝintoj la 2-an de oktobro
- Mortintoj la 20-an de marto
- Francaj marŝaloj
- Polaj marŝaloj
- Britaj feldmarŝaloj
- Francaj militistoj de la unua mondmilito
- Francaj generaloj de la 20-a jarcento
- Grandaj krucoj de la Honora Legio
- Akademianoj
- Mortintoj en la 7-a arondismento de Parizo
- Homoj de Hautes-Pyrénées
- Ordenitoj de Virtuti Militari
- Titoluloj de la franca Milita Kruco 1914-1918
- Membroj de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
- Membroj de la Franca Akademio