Saltu al enhavo

Ferdinand Gumprecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Gumprecht
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1864 (1864-03-18)
en Berlino
Morto 1-an de januaro 1947 (1947-01-01) (82-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Göttingen
Humboldt-Universitato en Berlino
Friedrich-Schiller-Universitato Jena Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo internisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferdinand Adolph GUMPRECHT (naskiĝinta la 18-an de marto 1864 en Berlino, mortinta en 1947) estis germana kuracisto specialiĝinta je interna medicino, do internisto.

Gumprecht studentis en Heidelberg, Berlino kaj Jena, kie li doktoriĝis en 1889. Poste li estis asistanta kuracisto en Friedrichshain. Habilitiĝo sukcesis en Jena en 1893 kie li faris festan ekdocentadprelegon pri patologio kaj sanigo de suferoj pro galŝtonoj.[1] En 1899 li fariĝis profesoro en Jena. Gumprecht estis medicina konsilisto en Vajmaro kaj faka raportisto en la Turingia ministerio pri ekonomio.[2] Liaj fakeseoj atestis sperton grandan koncerne infekciojn.

Gumprecht loĝis i.a. Vajmare en la domo Berkaer Straße 1.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Ferdinand Gumprecht: Zur Kenntnis des Nachfiebers beim Scharlach, disertaĵo Jena 1889.
  • Ferdinand Gumprecht: Versuche über die physiologischen Wirkungen des Tetanus-Giftes im Organismus, habilitiĝ-laboraĵo, Jena 1893.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Fortschritte der Medizin", 13/1895, p. 47
  2. "Gumprecht, Ferdinand", ĉe: Kürschners Deutscher Gelehrtenkalender, kvara eldono, 1931, p. 955