Ferdinand Pauwels
Ferdinand Pauwels | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1830 en Ekeren |
Morto | 26-an de marto 1904 (73-jaraĝa) en Dresdeno |
Ŝtataneco | Belgio |
Alma mater | Reĝa Akademio de Belaj Artoj |
Okupo | |
Okupo | pentristo universitata instruisto |
Ferdinand PAUWELS (naskiĝinta la 13-an de aprilo 1830 en Ekeren, mortinta la 26-an de marto 1904 en Dresdeno) estis belga kaj germana pentristo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Frekventis li la akademion de Antverpeno inter 1842 kaj sin klerigis (ĉe Gustave Wappers) je unu el la plej elstaraj kolor-artistoj de la belga skolo en la dua duono de la 19-a jarcento.
Al lia unua verkego Renkonto de Baldueno la 1-a kun filino Janjo (1851) sekvis en 1852 Koriolano antaŭ Romo kiu efektivigis al li aljuĝon de roma premio. Post kvar jaroj da studoj en Italujo kaj mallonga estado dresdena li reiris Antverpenon. Tie li sukcesis i.a. danke al Vidvino de Jakob van Artevelde (1857) aŭ La ekziligoj de duko Alba (1861).
En 1862 li fariĝis profesoro de la Grandduka saksia artlernejo kie li trejnis ĝis 1872 multajn disĉiplojn pri bona pentrotekniko. Scenoj pri la Persekuto de protestantoj en Nederlando (Kaliningrado), pri la Akcepto de deputitoj de la ĝenova respubliko fare de Ludoviko la 14-a (Munkeno, Maximilianeum) kaj sep vandbildoj El la historio de Lutero de sur Wartburg tiam estiĝis. En la jaro 1872-a revenis li Belgujon antaŭ ol sekvi vokon en 1876 al la dresdena artakademio. Dresdene li denove ekigis larĝan docentadon.
Inter la pli malfruaj verkoj menciindas ankoraŭ la Vizito de la alzaca grafo Filipo en la Maria hospitalo de Ipro (1877) kaj ses historiaj vandaĵoj en la aŭlo de la Princa lernejo je Meißen. Krome finis li ciklon pri du bildoj en la tukejo de Ipro kion estis komencinta Charles de Groux.
Fonto
[redakti | redakti fonton]"Pauwels" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 15. Leipzig 1908, p. 521