Saltu al enhavo

Ferenc Aladár Györgyey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Aladár Györgyey
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1925 (1925-03-14)
en Budapeŝto
Morto 1-an de oktobro 2014 (2014-10-01) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1948)
Sud-Konektikuta Ŝtata Universitato (–1960)
Universitato Yale (–1967) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Klára Györgyey Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
historiisto
bibliotekisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ferenc Aladár Györgyey [djordjei], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Györgyey Ferenc Aladár (aŭ pli mallonge Györgyey F. Aladár) estis hungardevena usona bibliotekisto. Lia edzino estis Klára Györgyey.

Ferenc Aladár Györgyey[1][2] naskiĝis la  14-an de marto 1925 (nun 1925-03-14) en Budapeŝto, li mortis la 1-an de oktobro 2014 ie en Konektikuto, Usono.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ferenc Aladár Györgyey akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1948. Iom post la diplomo li estis arestita pro falsaj akuzoj, poste li trovis sin en pluraj malliberejoj, deportejoj. Post la hungara revolucio de 1956 li disidis al Usono kaj akiris bibliotekistan diplomon en en:Southern Connecticut State University en 1960, post 7 jaroj medicinhistorian diplomon en Universitato Yale. Ekde 1968 li estis bibliotekestro de la universitata medicinhistoria biblioteko. Liaj kontribuoj aperis kaj hungare kaj angle. Post fino de la socialismo en Hungario li revizitis sian naskiĝlandon. Li edziĝis en 1960, poste 2 filinoj naskiĝis. Li ricevis hungaran premion en 1996.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • The Tramp (novelo, 1980)
  • Semmelweis: Childbed Fever (redaktoro, 1981)
  • Lágerhumor (1990)
  • True tales of a fictitious spy. Hungarian Gulag grotesquerie (kunaŭtoro, 2005)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]