Ferenc Bárdos
Ferenc Bárdos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de junio 1911 en Sükösd |
Morto | 17-an de januaro 2000 (88-jaraĝa) en Baja |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Altlernejo Eötvös József |
Okupo | |
Okupo | instruisto bibliotekisto muzeologo |
Ferenc Bárdos [bArdoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bárdos Ferenc, estis hungara bibliotekisto, instruisto, muzeologo. Lia familia nomvarianto estis Bajusz [bajus].
Ferenc Bárdos[1][2] naskiĝis la 25-an de junio 1911 en Sükösd, li mortis la 17-an de januaro 2000 en Baja.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Bárdos maturiĝis en gimnazio en Baja, poste li akiris pedagogian licencon en Pedagogia Instituto de Baja en 1933. Post la licenco li estis senlaborulo, inter 1937–1940 li instruis en pluraj bazlernejoj, poste 3 jarojn en Baja. Intertempe en 1937 li partoprenis en fondo de muzeo en Baja. Inter 1943–1950 li estis muzeestro kaj bibliotekisto de la muzea biblioteko. Ekde 1950 ĝis la pensiuliĝo li estis ĉefbibliotekisto de la urba biblioteko de Baja, dum en 1952 li akiris bibliotekistan licencon en Tutlanda Biblioteko Széchényi. Li edziĝis en 1940, poste 2 filoj naskiĝis. Li ricevis premiojn inter 1959-1997.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Tavaszhírtől hóhullásig. (infanpoemoj, sen eldonjaro)
- Bajai harangok. Barangolások a város múltjában. (1990)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM33143/f6bb4b34-73ad-4181-b25d-b3d7873f9ae5/solr/0/24/5/7/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/person/797199/ nemzeti névtér