Ferenc Baranyi
Aspekto
Ne konfuzu kun Ferenc Baranyai!
Ferenc Baranyi | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Ferenc Baranyi en 2010
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de januaro 1937 (88-jaraĝa) en Pilis | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1957–1962) Bálint György Journalist Academy (en) ![]() Universitato de Poitiers (–1967) ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto tradukisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ferenc BARANYI [baranji], hungare Baranyi Ferenc estas hungara poeto, verkisto kaj tradukisto.
Li naskiĝis la 24-an de januaro 1937 en Pilis. Lia pseŭdonimo estas Francesco del Sarto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1957-1962, dume li lernis itale. Li komencis poemadi ekde 1962. En 1967 li lernis en Poitiers. Komence li estis ĵurnalisto, poste plenumis diversajn postenojn en revuoj. Ekde 1992 li estas emerito. En 1962 li edziĝis, poste li havas unu filon. Li ricevis premion Kossuth en 2008.
Verkoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- Villámok balladája (balado de fulmoj, 1962
- Szimfónia (simfonio), 1977
- A szerelem harmadik éve (la tria jaro de la amo), 1980
- Baranyi Ferenc összes szerelmes versei (Ĉiuj ampoemoj de Baranyi Ferenc), 1991
- Örök barátaim (miaj eternaj amikoj), 2008
- Vízillatú béke (paco odoranta akvon), 2011
- diversaj tradukaĵoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio