Ferenc Berencz
Ferenc Berencz | |
---|---|
Persona informo | |
Ferenc Berencz [berenc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Berencz Ferenc estis hungara fizikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Ferenc Berencz[1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1917 en Kisvaszar, li mortis la 21-an de novembro 1978 en Szeged.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ferenc Berencz maturiĝis en Bonyhád en 1937, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Miklós Horthy en 1942. Post la diplomo li instruis en mezlernejo en Szeged ĝis 1950, tamen interrompe li estis soldato, respektive militkaptito (1942-1945). Li estis lektoro en la universitata instituto (1950–1960), poste docento (1961–1978). Intertempe li kandidatiĝis en 1956 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, li doktoriĝis en la universitato en 1960. Li okupiĝis pri teoria fiziko, kvantuma kemio kaj elektrona korelacio. Li edziĝis en 1946, en la sekva jaro geĝemeloj naskiĝis.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Négygyűrűs kondenzált aromás vegyületek diamágneses anizotrópiája. (kunaŭtoro, 1952, ankaŭ angle)
- A hidrogénmolekula alapállapotának számításai variációs módszerrel. (disertaĵo, 1955)
- A hidrogénmolekula alapállapotának számításai variációs eljárással. (1957, ankaŭ angle)
- S2 sajátfüggvények szerkesztése spinoperátoros módszerrel. (disertaĵo, 1958)
- A spinoperátoros módszer és alkalmazásai. (disertaĵo, 1963)
- Molekulafizika. (studenta lernolibro, 1976)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/results/-/results/3c7cc1bc-6010-45fa-a80f-8355830f17df/solr#/displayResult hungarlingva datenaro de muzeo