Saltu al enhavo

Ferenc Gráf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Gráf
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1914 (1914-04-26)
en Sopronbánfalva
Morto 2-an de decembro 1990 (1990-12-02) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo hematologo
internisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ferenc Gráf, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gráf Ferenc estis hungara kuracisto pri internaj malsanoj, hematologo, altlerneja instruisto.

Ferenc Gráf[1][2] naskiĝis la  26-an de aprilo 1914(nun 1914-04-26) en Sopronbánfalva (nuntempa urboparto de Sopron), li mortis la 2-an de decembro 1990 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Gráf maturiĝis en gimnazio en Sopron, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1939. Post la diplomo li praktikadis en la universitata kliniko, sed li ankaŭ kuracadis ankaŭ en la armeo, eĉ li akiris plian fakdiplomon pri internaj malsanoj en 1944. Lia rango altiĝis: li estis asistanto (1946–1957), lektoro (1957–1965), docento (1965–1969), profesoro (1969–1985), ankaŭ klinikestro (1973), katedrestro (1974–1985), kampusa fakultatestro (1973–1976). Intertempe li kandidatiĝis en 1965, li doktoriĝis en 1984 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, krome li akris hematologian diplomon en 1981. Li ricevis premiojn inter 1948-1988.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Rákbetegek ductus thoracicusainak vizsgálata. (1936)
  • A vér és a vérképzőszervek betegségei. (parto el libro "Gyógyszertan és gyógyítás", 1956, 1959)
  • A vérképzőrendszer diagnosztikája. (parto de studenta lernolibro, 1961, 5-a eldono: 1978)
  • A vörösvérsejt-képződés humorális szabályozásának klinikai és kísérletes vizsgálata. (disertaĵo, 1964)
  • Haematológia. (parto de enciklopedio, 1977)
  • Patogenetikai szemlélet a klinikai hematológiában. Tud. tevékenység tézisszerű összefoglalása. (disertaĵo, 1982)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.