Ferenc Grezsa (kritikisto)
Ferenc Grezsa (kritikisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de julio 1932 en Kiskunmajsa |
Morto | 12-an de junio 1991 (58-jaraĝa) en Hódmezővásárhely |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (–1956) |
Familio | |
Infanoj | Ferenc Grezsa (psikiatro) |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto lektoro artokritikisto instruisto |
Ferenc Grezsa [greĵa], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Grezsa Ferenc, estis hungara kritikisto, literaturhistoriisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia konata filo estis Ferenc Grezsa (psikiatro).
Ferenc Grezsa[1] naskiĝis la 16-an de julio 1932 en Kiskunmajsa, li mortis la 12-an de junio 1991 en Hódmezővásárhely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Grezsa maturiĝis en gimnazio en Kecskemét en 1950, poste li estis administranto 2 jarojn en kolĥozo de Izsák. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1956, post 3 jaroj li doktoriĝis. Inter 1957-1975 li instruis en gimnazio en Hódmezővásárhely (dum la lastaj jaroj li estis ankaŭ gimnaziestro). Li estis docento kaj katedrestro de Pedagogia Altlernejo Gyula Juhász (1975–1979), poste profesoro ĝis 1984. Inter 1983–1990 li estis docento de Scienca Universitato Attila József, poste profesoro lernojaron. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1979, li doktoriĝis en 1990 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia scienca laboro specialiĝis pri aprezoj de Gyula Juhász kaj László Németh (verkisto). Li edziĝis en 1956, lia edzino naskis 2 filojn en 1957 kaj 1962. Li ricevis premiojn inter 1965-2016 (la lastajn postmorte).
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Fielding eszméi. (1954)
- Juhász Gyula Máramarosszigeten. (1957, denove: 1962)
- Juhász Gyula egyetemi évei. 1902–1906. (ankaŭ disertaĵo, 1964)
- Juhász Gyula kiadatlan kéziratai. (1970)
- Németh László vásárhelyi korszaka. (monografio kaj disertaĵo, 1979)
- Németh László háborús korszaka. (1985) (monografio, 1985)
- Németh László Tanú-korszaka. (monografio, 1990)
- Vonzások és vallomások. (studoj, kritikoj, 1999)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- busto (Hódmezővásárhely, 1994)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM56413;jsessionid=D340F95A2568A22E20B2E3A4F95A2710 hungarlingva datenaro de muzeo