Ferenc Halász (muzikpedagogo)
Ferenc Halász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 27-an de januaro 1930 en ![]() |
Morto | la 15-an de decembro 1994 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 940-2-91 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | violoninstruisto universitata instruisto ![]() |
Ferenc Halász [halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász Ferenc estis hungara muzika mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Li estis tiu violonisto, kiu neniam koncertis, nur instruis, sed tion en majstra grado.
Ferenc Halász [1] naskiĝis la 27-an de januaro 1930 en Győr, li mortis la 15-an de decembro 1994 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Halász frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis inter 1946-1953 en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Gábriel kaj Ede Zathureczky. Post siaj studoj li instruis en diversaj lernejoj violonadon, inter 1962-1994 jam en la Muzikarta Altlernejo. Li instruis ankaŭ en konservatorio (tiam muzika mezlernejo) inter 1972-1981, iam li estis ankaŭ lernejestro. Li ofte konsultis pri la instrumetodiko kun hungaraj kaj sovetuniaj pedagogoj, aparte menciindas Loránd Fenyves. En la Altlernejo Halász atingis la postenon katedrestro. Li volonte kunlaboris kun psikologoj kaj gimnastikistoj, kiuj helpis la instruadon.
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]- Mária Bálint, Pál Éder, András Ligeti, Gábor Takács-Nagy, Vilmos Szabadi
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva teksto kun foto (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)