Ferenc Hepp (altlerneja instruisto)
Ferenc Hepp (altlerneja instruisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1909 en Békés |
Morto | 27-an de novembro 1980 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 51-7-10 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | sporta direktisto arbitraciisto universitata instruisto sporta trejnisto |
Ferenc Hepp, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hepp Ferenc, estis hungara altlerneja instruisto, sportgvidanto, iniciatinto de la korbopilko en Hungario.
Ferenc Hepp[1][2] naskiĝis la 3-an de novembro 1909 en Békés (urbo), li mortis la 27-an de novembro 1980 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Hepp akiris tekstilfarbistan licencon en 1926, poste li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1930, pli poste li akiris pedagogian diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1934. Li kompletigis siajn studojn en 1933 en instituto en Ĝenevo, en la sekva jaro en gimnastika altlernejo en en:Springfield College (en ambaŭ helpe de stipendio), en 1935 li akiris bakalaŭron en Springfield, en 1936 li akiris Ph.D. en Iovaa Ŝtata Universitato, fine li diplomiĝis en 1937 en Universitato de Suda Kalifornio. En Usono li konatiĝis kun la korbopilko, post kelkaj jaroj li iniciatis hejme tiun sporton kaj en 1938 li verkis pri tio kodlibron, eĉ en 1942 li fondis korbopilkan asocion. Hejmenveninta li instruis en la Gimnastika Altlernejo inter 1937–1951, ankaŭ rektoro (1947–1951), pli poste li estis forigita, ja li ne studis en Sovetunio. Intertempe en 1943 li doktoriĝis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, inter 1938–1944 li instruis gimnastikon en gimnazio. En la jaro 1951 li laboris en eldonejo, inter 1952–1958 li estis gimnastika instruisto de pluraj universitatoj, inter 1959–1969 li estis institutestro. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1960 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, li estis internacia korbopilka arbitraciisto inter 1946-1957, ankaŭ trejnisto ekde 1960, krome li havis postenojn en la internacia sporta vivo. Li edziĝis en 1942. lia edzino naskis 4 gefilojn inter 1943-1951. Li ricevis premiojn inter 1948-1996 (la lasta postmorte).
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Nevelés és testnevelés az Egyesült Államokban. (1935)
- Unitary Factors of Character. (disertaĵo angle, 1936)
- A célbadobás lélektani elemzése. (disertaĵo, 1942)
- A kosárlabdajáték fortélya – taktikája. 1–8. (1944)
- Kosárlabda szabályok. (1944)
- A demokratikus Testnevelési Főiskola új feladatai. (1948)
- Ötnyelvű sportszótár. (ĉefredaktoro, 1952)
- A kosárlabdaedzés alapjai (kunaŭtoro, 1955)
- A sportmozgások érzékelésének fontosabb kérdései. (ankaŭ disertaĵo, 1959)
- Kosárlabdázás. (kompilaĵo, 1961; 9-a pligrandigita eldono: 1981)
- A mozgásérzékelés kísérleti vizsgálata sportolókon. (monografio, 1973)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- lernejo en Békés portas la nomon Hepp Ferenc ekde 1986
- sporta memormedalo fondita en 1982
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM57950 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=660600&date=2024-12-23 nemzeti névtér