Ferenc Hoffmann (bestokuracisto)
Ferenc Hoffmann (bestokuracisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1893 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de septembro 1969 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto imunologo mikrobiologo |
Ferenc Hoffmann, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hoffmann Ferenc estis hungara bestokuracisto, imunologo, mikrobiologo.
Ferenc Hoffmann[1][2] naskiĝis la 11-an de septembro 1893 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de septembro 1969 (laŭ alia informo la 2-an de marto 1969) en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Hoffmann akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1918, post 2 jaroj plian similan diplomon. Post la diplomo li estis asistanto en la universitata instituto 2 jarojn, poste en instituto pri vakcinoj ĝis la pensiuliĝo en 1953. Tamen li restis aktiva ĝis sia morto en la instituto. En 1952 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis implikita en la produktado de vakcinoj kontraŭ koka ĥolero, porka rabio, hundopesto kaj antrakso. Lia edzino naskis filinon kaj li ricevis solan premion en 1964.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A kérődző háziállatok vérsavójának komplementumellenes hatására. (disertaĵo, 1922)
- Járványszerű gerincbénulás angol kocák és kanok között. (1935)
- A szopornyicáról általában, különös tekintettel annak kórokozójára. (1943)
- Van-e összefüggés a kutyák szopornyicája és az emberi influenza között? (kunaŭtoro, 1947)
- Szarvasmarhák brucellosisa elleni védekezés védőoltás útján. (1953)
- A B-19 brucella-vakcinatörzs tenyésztése fermentorban. Szabó Istvánnéval, Szakmáry Gézával. (kunaŭtoro, ankaŭ angle 1959 angolul: Acta Veterinaria, 1959