Ferenc Horváth (geofizikisto)
Ferenc Horváth (geofizikisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 24-an de marto 1944 en Hungara reĝlando Párkány |
Morto | la 17-an de novembro 2018 en Hungario Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | akademiulo terfizikisto |
Ferenc Horváth [horvAt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horváth Ferenc, estis hungara geofizikisto, altlerneja instruisto, membro de Academia Europaea (1991). Lia nomo eksterlande estis Frank Horvath.
Ferenc Horváth (geofizikisto)[1] naskiĝis 19 en Párkány (Hungara reĝlando, nuntempa Štúrovo en Slovakio), li mortis la 17-an de novembro 2018 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Horváth (geofizikisto) frekventis bazlernejon en Törökbálint (1950-1958), li maturiĝis en gimnazio en 1962 en Budapeŝto, poste li akiris an diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1967, li ankaŭ doktoriĝis en 1970. Post la diplomo li estis asistanto samloke ĝis 1973, lektoro (1973-1974), poste li esploris 2 jarojn helpe de stipendio en Universitato de Newcastle, pli poste li havis sciencan statuson en Universitato Loránd Eötvös. Inter 1994-1999 li estis docento, pli poste profesoro, inter 2000-2009 li estis ankaŭ katedrestro kaj inter 2005-2007 ankaŭ institutestro. Li emeritiĝis en 2013. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1988, li doktoriĝis en 2008 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 1996.
Lia ĉefa esplorregiono estis evoluo de la platotektona modelo de la Pannon-baseno. Lia edzino naskis dufoje. Li ricevis premiojn inter 1967-2017.
Elektitaj kontribuoj (kun aliaj)
[redakti | redakti fonton]- Mesterséges holdak Doppler-görbéinek geodéziai alkalmazása. (1968)
- A Föld gravitációs terének vizsgálata mesterséges holdak segítségével (disertaĵo, 1970, evidente sola)
- A Pannon-medence késő kainozoós fejlődése. (1975)
- Geothermics of the Pannonian basin. (1981)
- A Pannon medence kialakulásának geofizikai modellje (disertaĵo, 1988, evidente sola)
- Stress-induced late stage subsidence anomalies in the Pannonian basin. (1996)
- Late Quaternary dynamics of the Tisza River: evidence of climatic and tectonic controls. (2005)
- Modelling recent deformation of the Pannonian lithosphere: Lithospheric folding and tectonic topography. (2010)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM119231;jsessionid=9C559F7360F9E6A4B47F86FE7D0E18E5 hungarlingva datenaro de muzeo