Ferenc Köles
Aspekto
Ferenc Köles | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1975 (49-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Pécs ![]() |
Parencoj | Attila Várnagy (en) ![]() Katalin Sólyom (bopatrino) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Ferenc Köles [koleŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Köles Ferenc estas hungara aktoro. Lia bopatrino estis Katalin Sólyom.
Ferenc Köles[1][2] naskiĝis la 7-an de oktobro 1975 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Köles maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1994, poste li akiris meneĝeran diplomon en Universitato Janus Pannonius. Dum la studentaj jaroj en 1996 li estis fondinta membro de la universitata scenejo. Ekde 2000 li estis membro de Nacia Teatro (Pécs). Li ricevis premiojn inter 2006-2014. Lia edzino naskis 2 gefilojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Zuboly
- Rikardo la 3-a - princo Buckingham
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Antonio
- Moliere:
- La Nobela Burĝo - titolrolo
- Tartufo - titolrolo
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - policano
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Valvert Vicomte
- Anton Ĉeĥov:
- Ivanov - Mihail Mihajloviĉ Borkin
- Ĉeriza ĝardeno - Jepihodov
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A harag napja (2006) - urba krianto
- Csak színház és más semmi (televida serio, 2016)
- Az unoka (2022) - Jelinek (detektivo)