Ferenc Kardos (kemiisto)
Aspekto
Ferenc Kardos (kemiisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de decembro 1912 en Budapeŝto |
Morto | 1998 en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | kemiisto |
Ferenc Kardos [kardoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kardos Dezső Ferenc, estis hungara kemiisto.
Ferenc Kardos[1] naskiĝis la 14-an de decembro 1912 en Budapeŝto, li mortis en aprilo de 1998 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Kardos akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1935, en la sekva jaro li doktoriĝis, dum li studis ankaŭ en Reĝa Teknikuniversitato palatino József. Inter 1936–1939 li laboris en instituto, poste en fabriko ĝis 1973, sed li estis ankaŭ soldato kaj militkaptito inter 1943–1948, krome li laboris en instituto (1960–1964). Lia ĉeftasko estis perfektigi la bildotubojn. En 1952 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis unufoje premion en 1968.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Ezüst és kadmium egykristályok elektrolitikus növekedése. (disertaĵo, 1936)
- A tűztől a fluorescens lámpáig. (1949)
- Fénycsövek. (kunaŭtoro, 1954)
- Etilszilikát alkalmazása a vákuumtechnikában. (1959)
- Üvegfelület okozta képernyő és katódhibák. (1966)
- Fényforrásgyártással kapcsolatos ipari gyártmánytechnológiák tudományos módszereken alapuló kidolgozása és bevezetése a termelésbe. (disertaĵo, 1974)
- Izzólámpák. – Kisnyomású kisütőlámpák. (kunaŭtoro, 1985)