Ferenc Klimkovics
Ferenc Klimkovics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Klimkovics Ferenc |
Naskiĝo | la 21-an de aŭgusto 1825 en Kassa (Hungara reĝlando) |
Morto | la 9-an de aprilo 1890 en Budapeŝto (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/1-2-13 |
Lingvoj | slovaka • aŭstra-germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ignác Klimkovič (en) |
Frat(in)oj | Béla Klimkovics, Florián Klimkovič (en) kaj Gabriel Klimkovič (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo restaŭristo artinstruisto instruisto |
Ferenc Klimkovics [klimkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klimkovics Ferenc, slovake estis hungara pentristo, instruisto. Lia frato estis Béla Klimkovics.
Ferenc Klimkovics [1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1825 en Kassa (Hungara reĝlando, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 9-an de aprilo 1890 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Klimkovics frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste en 1845 li iris al Eger, kie li pentradis portretojn. En la sekva jaro li ekstudis en privata akademio de Jakab Marastoni. La Hungara revolucio de 1848 interrompis la lernadon kaj li batalis en la hungara armeo. Li daŭris la lernadon en arta akademio de Vieno, kie lia ĉefinstruisto estis Ferdinand Georg Waldmüller. Post lernado li hejmenvenis kaj pentradis poertretojn kaj altarajn bildojn. Inter 1856 kaj 1859 li lernis ĉe Léon Cogniet en Parizo, poste li hejmenvenis kaj li fondis pentristan lernejon en sia naskiĝurbo. Li ankaŭ instruis desegnon en gimnazio de Pest (urbo) inter 1860-1889. En 1872 li fondis muzean societon en la sama urbo, post 4 jaroj muzeon. Li ŝatis pentradi portretojn, ĝenrojn, historiajn temojn, hungarajn popolkostumojn.
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- altara bildo en Kirko Helena de Konstantinopolo (Dunaföldvár)
- altara bildo pri Sankta Antonio de Padovo en Katedralo Elizabeto de Hungario (Kassa) (1860)
- portreto pri István Széchenyi
- Magyar táj gémeskúttal (Hungara pejzaĝo kun baskulputo)
- Paco inter Salomono la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario) ĉe tombo de Stefano la 1-a (Hungario) en 1083
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-29 per la retarkivo Wayback Machine
- alovaklingva biografio[rompita ligilo]
-
Hungara popolkostumo en Torockó