Ferenc Knittelhoffer
Aspekto
Ferenc Knittelhoffer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de novembro 1878 en Budapeŝto | ||||
Morto | 29-an de oktobro 1938 (59-jaraĝa) | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Socialdemokrata Partio de Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ferenc Knittelhoffer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Knittelhoffer Ferenc estis hungara laboristo, ministro, redaktoro.
Ferenc Knittelhoffer [1] naskiĝis en 1878 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de oktobro 1938 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Knittelhoffer post lernado estis masonisto. Li estis motoro de la masonista sindikato, en 1903 li estis sindikata sekretario. Tiutempe li aliĝis al la socialdemokratoj, kie li estis estrarano. Dum la sestaga Kabineto Peidl li estis ministro pri nutro. Dum regado de Miklós Horthy li redaktis gazeton kaj li daŭre politikadis kun la socialdemokratoj.