Saltu al enhavo

Ferenc Koch (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Koch (kemiisto)
Persona informo
Naskiĝo la  28-an de julio 1853 (nun 1853-07-28)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Zombor
Morto la 9-an de marto 1942
en  Hungara reĝlando Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitatea Babeș-Bolyai Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Antal Koch Redakti la valoron en Wikidata
Infano Sándor Koch Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ferenc Koch [koĥ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Koch Ferenc, estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Lia frato estis Antal Koch, lia filo estis Sándor Koch, lia nobela antaŭnomo estis bodrogi ekde 1916.

Ferenc Koch[1] naskiĝis la  28-an de julio 1853 (nun 1853-07-28) en Zombor (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Sombor en Serbio), li mortis la 9-an de marto 1942 (aliaj leksikonoj havas aliajn mortotagojn) en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ferenc Koch frekventis gimnaziojn en Eperjes, Baja, Budapeŝto kaj Kolozsvár ĝis 1873, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1878, dum li pasis jaron en universitata laboratorio de Károly Than en Budapeŝto. Post la diplomo li estis asistanto ĝis 1884 en la universitato, poste 2 jarojn li studis la organikan kemion en Erlangen kaj Munkeno helpe de stipendio. Li doktoriĝis en Universitato Ferenc József en 1885, lia habilitiĝo okazis post 2 jaroj. Inter 1887–1898 li estis titulara profesoro en la universitato, ankaŭ katedrestro inter 1889–1898, poste li instruis en pedagogia altlernejo en Budapeŝto ĝis 1927. Lia edzino naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A rakováczi dolerites phonolith teljes vegyelemzése. (1883)
  • Tanulmányok zsírsorozatbeli diazolvegyületekről. (ankaŭ disertaĵo, 1885)
  • A vizelet redukáló képességének meghatározásáról. (kunaŭtoro, 1894)
  • Kémia és ásványtan tanító- és tanítónőképzők számára. (kunaŭtoro, 1905; 4-a tralaborita eldono: 1928)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.