Ferenc Ledényi
Ferenc Ledényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de junio 1904 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de novembro 1968 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | juĝisto tornisto |
Ferenc Ledényi [ledEnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ledényi Ferenc estis hungara tornisto, prokuroro. juĝisto.
Ferenc Ledényi[1][2] naskiĝis la 9-an de junio 1904 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de novembro 1968 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Ledényi post bazlernejo li akiris tornistan licencon en 1922, poste li estis tornisto en fabrikoj ĝis 1949, escepte inter 1926–1935 li faris porokazajn laborojn. En 1949 li eklaboris en defenda ministerio, dum li finis juĝistan kurson. En 1950 li ricevis la rangon majoro, samtempe li iĝis prokuroro, post jaro juĝisto. En 1955 li jam estis kolonelo kun altaj juĝaj postenoj. En 1957 li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, poste li partoprenis en mortaj verdiktoj kontraŭ revoluciuloj de hungara revolucio de 1956. Kompetentuloj konstatis en 1962, ke liaj verdiktoj dum la fruaj 1950-aj jaroj estis falsaj, tial li estis forigita, tamen li ricevis altan pension. Li edziĝis en 1926 kaj li ricevis premiojn inter 1951-1960.