Ferenc Márta
Ferenc Márta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1929 en Kiskundorozsma |
Morto | 25-an de februaro 2010 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kemiisto politikisto |
Ferenc MÁRTA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Márta Ferenc estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1976), membro ekstera de Ĉeĥa Scienca Akademio (1980), membro ekstera de Rusa Scienca Akademio (1982).
Ferenc Márta [1] naskiĝis la 12-an de januaro 1929 en Kiskundorozsma. Li mortis la 25-an de februaro 2010 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Márta frekventis universitaton en Szeged. Post la diplomo en 1953 li samloke eklaboris en la universitato. Li studvojaĝis al Cambridge kaj Sovetunio. Inter 1962-1975 li estis katedrestro. Li doktoriĝis el kemio en 1966, en la sekva jaro li profesoriĝis. Inter 1967-1973 li estis rektoro. En 1975 li translokiĝis al Budapeŝto. Li longe redaktis fakrevuojn Acta Chimica Hungarica kaj International Reviews in Physical Chemistry. Li ricevis 6 premiojn inter 1964-2007.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Mechanism of influencing the thermal decomposition of propionaldehyde by nitric oxide (1961) - kunaŭtoro
- Inhibíciós jelenségek gázreakciókban (1971) - kunaŭtoro
- Fizikai kémiai példatár (1968, 1974, 1976, 1980, 1981) - kunaŭtoro
- Thermal decomposition reactions of 2-methyloxetan and 3-methyloxetan (1990) - kunaŭtoro
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- foto Arkivigite je 2010-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre en la 5-a paĝo) Arkivigite je 2013-05-30 per la retarkivo Wayback Machine