Ferenc Mérei
Ferenc Mérei | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1909 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de februaro 1986 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Jewish Cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Parizo (1928–) ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Vera Mérei (en) ![]() ![]() |
Infano | |
Okupo | |
Okupo | psikologo universitata instruisto psikiatro tradukisto ![]() |
Ferenc Mérei, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mérei Ferenc estis hungara psikologo, profesoro.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/56/MereiFerenc_Pasareti36.jpg/220px-MereiFerenc_Pasareti36.jpg)
Ferenc Mérei [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1909 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de februaro 1986 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Mérei devenis el juda familio. Li abiturientis en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Sorbonnen. En 1930 li aliĝis al la franca komunista partio. Li akiris 2 diplomojn en Parizo. Hejmenveninta li ne trovis postenon, li iĝis psikologo sen salajro, krome li instruis lingvon. Tiutempe li edziĝis. Dum la nazia erao li estis trudlaboristo, sed li rifuĝis kaj aliĝis al la Ruĝa Armeo, kie li estis batalanta kapitano. Post la 2-a mondmilito li gvidis psikologian instituton, krome li instruis en altlernejo. En 1950 li senposteniĝis (ĝis 1956), li vivis plu el tradukaĵoj. En 1958 li estis akuzita false kaj li estis kondamnita je 10 jaroj. Li ricevis amnestion en 1963. En la sekva jaro li eklaboris en la centra psikiatria hospitalo, kie li iĝis signifa psikologo-psikiatro. Li ricevis premion Kossuth en 1949, alian signifan premion en 1982.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A gombozó gyermek (1937)
- A pályaválasztás lélektana (1942)
- Az együttes élmény (1947)
- A pár és a csoport (1967)
- Gyermeklélektan (1970)
- "…Vett a füvektől édes illatot" (1986)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
- premio "Mérei Ferenc"
- instituto "Mérei Ferenc", kie estas ankaŭ memormuzeo