Ferenc Mezey
Aspekto
Ferenc Mezey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Grünfeld Ferenc |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1860 en Nyíracsád |
Morto | 2-an de julio 1927 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | juristo redaktoro |
Ferenc Mezey [mezei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mezey Ferenc estis hungara advokato, redaktoro. Lia origina familia nomo estis Grünfeld.
Ferenc Grünfeld[1] naskiĝis la 5-an de februaro 1860 en Nyíracsád, li mortis la 2-an de julio 1927 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Mezey devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li estis advokato, krome li havis plurajn postenojn en judaj organizaĵoj. Inter 1884 - 1891 li redaktis judan gazeton. Li havis la titolon reĝa konsilisto. En 1916 li partoprenis en establo de juda muzeo. Kelkfoje li verkis novelojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Rajzok a magyar zsidó életből (novelaro)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 704-a paĝo)