Saltu al enhavo

Ferenc Obál (pli juna)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Obál (pli juna)
Persona informo
vdr

Ferenc Obál, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Obál Ferenc estis hungara neŭrobiologo, altlerneja instruisto. Lia samnoma patro estis Ferenc Obál (pli aĝa).

Ferenc Obál[1] naskiĝis la  28-an de septembro 1948(nun 1948-09-28) en Budapeŝto, li mortis la 29-an de junio 2004 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Obál (pli juna) maturiĝis en gimnazio en Szeged en 1967, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Szeged en 1973. Li praktikadis en la universitato aŭ en ties instituto inter 1973–1977, poste li estis asistanto (1978–1983), lektoro (1984–1988), docento (1989–1998), fine profesoro ĝis sia morto. Interrompe li esploris en Zuriko en la jaroj 1981 kaj 1982, krome li multfoje esploris kaj prelegis en Universitato de Memfiso kaj en alia usona universitato. Intertempe li akiris plian diplomon en 1977, licencon pri neŭrobiologio en 1983, li kandidatiĝis post jaro, li doktoriĝis en 1977 kaj en la sama jaro okazis lia habilitiĝo. Lia ĉeftemo estis la dormo. Lia edzino naskis 2 filinojn en 1974 kaj 1976. Li ricevis stipendion inter 1997–2000.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Area praeoptica melegítésével kiváltott corticalis synchronizáció vizsgálata immobilizált patkányban. (kunaŭtoro, 1975; angle: 1976)
  • A meleg elleni védekezés magatartási és autonóm mechanizmusai és ezek kapszaicin-érzékenysége. (disertaĵo, 1983)
  • Az alvás humorális szabályozása. (disertaĵo, 1995)
  • Kainic Acid Rapidly Induces Cyclooxygenase – COX – 2 in Piglet Cerebral Cortex. (kunaŭtoro, 2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.