Ferenc Pongor
Ferenc Pongor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1904 en Tiszaszőlős |
Morto | 21-an de januaro 1993 (88-jaraĝa) en Debrecen |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Debrecen ![]() |
Okupo | |
Okupo | pulmonologo mikrobiologo universitata instruisto ![]() |
Ferenc Pongor, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pongor Ferenc, estis hungara pulmonologo, mikrobiologo, altlerneja instruisto.
Ferenc Pongor[1][2] naskiĝis la 13-an de februaro 1904 en Tiszaszőlős, li mortis la 21-an de januaro 1993 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Pongor maturiĝis en Mezőtúr en 1922, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1928. Post la diplomo li praktikadis 2 jarojn, poste 3 jarojn li estis subkuracisto, inter 1930-1943 ĉefkuracisto, inter 1943-1955 sanatoriestro en sanatorio de Debrecen. La sanatorio iĝis universitata kliniko en 1956, poste Pongor estis samloke docento (1956–1966), profesoro, ankaŭ katedrestro inter 1966–1974. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1965 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li konstante okupiĝis pri la tuberkulozo. Li edziĝis en 1931, 2 filinoj naskiĝis en 1936 kaj 1938. Li ricevis premiojn inter 1943-1976.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A Costa-féle reactio értéke a tüdőtuberculosis aktivitásának kimutatásában. (kunaŭtoro, 1928)
- Mobilizál-e a thoracoplastica tbc-bacillusokat? (1936)
- A felnőttek gümős agyhártyagyulladása. (1942)
- Tüdőgyógyászat. (prelegaro, 1950)
- A chromogen mykobaktériumok mikrobiológiája és klinikai vonatkozásai. (monografio kaj disertaĵo, 1959)
- Tüdőbiopsia. (1968)
- Kuruzslás és gyógyítás Timbuktuban. (1977)