Ferenc Povolny
Aspekto
Ferenc Povolny | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1777 en Eger |
Morto | 30-an de decembro 1847 (70-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Ferenc Povolny [povolni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Povolny Ferenc estis hungara masonisto (laŭ nuntempa klasifiko arkitekto). Liaj familiaj nomvariantoj estis Povolni, Powolni.
Ferenc Povolny[1] naskiĝis la 22-an de aprilo 1777 en Eger, li mortis la 30-an de decembro 1847 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Povolny post lernado-praktikado ekde 1801 apartenis al la masonista gildo en sia naskiĝurbo, samtempe al akademio Sankta Anna en Vieno. En la 1820-aj jaroj li translokiĝis al Debrecen, kie li estis membro de gildo en 1835. Post du jaroj li iĝis burĝo de la urbo kaj li estis la plej fama masonisto-arkitekto en tiu erao.
Elektitaj planitaj kaj/aŭ konstruitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- propra domo en Eger
- fasado de iama kazino en Eger
- Preĝejo Marteno de Tours (Pétervására) (1817)
- banejo en Debrecen (1820-aj jaroj)
- ponto kun 9 aperturoj en Hortobágy
- fasado de Katedralo Sankta Anna (Debrecen) (1834)
- Malnova urbodomo de Debrecen
- kazerno en Debrecen (nun hospitalo)
- Sidejo en Debrecen (1828-1835)
-
Ponto en Hortobágy
-
Malnova urbodomo de Debrecen
-
Sidejo en Debrecen
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- faklernejo en Debrecen prenis la nomon "Povolny Ferenc"
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingvaj datenoj kun fotoj[rompita ligilo]
- hungarlingva biografieto (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo P, poste seĉu la nomon)