Saltu al enhavo

Ferenc Puhr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Puhr
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de majo 1898 (nun 1898-05-18)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Lantosfalva
Morto la 10-an de januaro 1978
en  Hungario Pécs
Ŝtataneco Hungara reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Vieno (1925–1927)
Universitato Eötvös Loránd (1921–1925)
Czuczor Gergely Bencés Gimnázium (fr) Traduki (1914–1918) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 3
Okupo
Okupo lingvisto
germanisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ferenc Puhr [pur], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Puhr Ferenc estis hungara germanisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Ferenc Puhr[1] naskiĝis la  18-an de majo 1898 (nun 1898-05-18) en Lantosfalva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa parto de Pilgersdorf en Aŭstrio), li mortis la 10-an de januaro 1978 en Pécs.

Memortabulo pri Ferenc Puhr

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ferenc Puhr frekventis mezlernejojn en Kőszeg (1910-1914) kaj benediktana gimnazio en Győr (1916-1918), sed inter 1916-1918 li batalis dum la 1-a mondmilito. Post la maturiĝo li studis en seminario en Győr, poste en Zirc. Tamen sen pastriĝo li studis plu en Scienca Universitato Péter Pázmány kaj Universitato de Vieno. Post 3 diplomoj li instruis en Pécs ekde 1926, post 2 jaroj en la Scienca Universitato Erzsébet. Inter 1941-1949 li estis gimnaziestro en Győr, poste li instruis en gimnazio en Pécs ĝis la pensiuliĝo en 1959. Li edziĝis en 1928, lia edzino naskis trifoje. Li ricevis aŭstran premion en 1975.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Pörgölény és környéke hienc nyelvjárásának alaktana. Telepítéstörténeti nyelvészeti szempontból. (disertaĵo, 1926)
  • Német nyelvtan szemléltető táblázatokban. (1933)
  • Német-magyar és magyar-német szótár. (kunaŭtoro, 1936-1937)
  • Német nyelvkönyv. Bitter-Puhr Német nyelvkönyv 4. része. A gimn. és leánygimn. 6. osztálya számára. (kunaŭtoro, 1940)
  • Német irodalmi olvasókönyv A gimnázium és leánygimnázium 7. osztálya számára. (kunaŭtoro, 1941)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]