Ferenc Tőkei
Ferenc Tőkei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1930 en Budapeŝto |
Morto | 13-an de aŭgusto 2000 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/2-1-38 |
Lingvoj | hungara • ĉina |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1953) |
Okupo | |
Okupo | tradukisto literatursciencisto filozofo ĉinologo literaturhistoriisto |
Ferenc Tőkei [tOkei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tőkei Ferenc estis hungara tradukisto, literaturhistoriisto, orientalisto, filozofo, membro (korespondanta en 1973, ordinara en 1985) de Hungara Scienca Akademio. Lia nomo estis ĉine laŭ diversaj sistemoj: Dù Kèyì, Tu Ko-ji, 杜克義, 杜克义.
Ferenc Tőkei [1] naskiĝis la 3-an de oktobro 1930 en Budapeŝto. Li mortis la 13-an de aŭgusto 2000 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Tőkei frekventis gimnazion, poste universitaton en Budapeŝto ricevinta diplomon en 1953. Li laboris en muzeo pri Ferenc Hopp dum la hungara revolucio de 1956, tiam li apogis la revolucion. Post la falo li devis forlasi la muzeon kaj li iĝis lektoro en redaktejo. En 1962 li membriĝis al la komunistoj, en 1988 li akiris en la partio altan pozicion. Li doktoriĝis en 1965 el literaturscienco. En 1967 li eklaboris en filozofia instituto. Ekde 1971 ĝismorte li instruis en Universitato de Budapeŝto. Li ricevis premiojn en 1970 kaj 1986.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1959 – A kínai elégia születése (Naskiĝo de la ĉina elegio)
- 1965 – Az ázsiai termelési mód kérdéséhez (en 6 lingvoj)
- 1970 – Vázlatok a kínai irodalomról (Skizoj pri la ĉina literaturo)
- 1989 – Primitive Society and Asiatic Mode of Production
- 1994 – Konfuciusz: Beszélgetések és mondások (Konfuceo: Analektoj)
Tradukaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1959 – Lu Xun: Régi mesék mai szemmel
- 1959 – Pu Songling: Furcsa históriák
- 1961 – Lu Xun: Vadfüvek
- 1994 – Laozio: Az út és erény könyve