Saltu al enhavo

Ferenc Tompa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Tompa
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1893 (1893-01-06)
en Budapeŝto
Morto 9-an de februaro 1945 (1945-02-09) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo Tera mino Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkeologo
prahistoriisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ferenc Tompa, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tompa Ferenc estis hungara arkeologo, profesoro, membro (korespondanta en 1935) de Hungara Scienca Akademio.

Ferenc Tompa [1] naskiĝis la 6-an de januaro 1893 en Budapeŝto. Li mortis la 9-an de februaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Tompa frekventis gimnaziojn en Keszthely kaj Esztergom, baldaŭe universitaton en Budapeŝto (dume li soldatiĝis dum la 1-a mondmilito). Li doktoriĝis en 1919. Inter 1920-1926 li laboris en muzeo de Szombathely, poste en Hungara Nacia Muzeo. Li profesoriĝis en 1931 en Universitato de Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri neolitiko kaj bronzepoko en Hungario. Li faris arkeologiajn esplorojn preskaŭ en tuta Hungario. Li mortis dum sieĝo de Budapeŝto en fino de la 2-a mondmilito.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Velemszentvid bronzöntő ipara (1926)
  • Bronzkori lakótelep Hatvanban (Bronzepoka kolonio en Hatvan, (1935)
  • Adatok Budapest őskorához (1943))

Fontoj[redakti | redakti fonton]