Ferenc Valter
Aspekto
Ferenc Valter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Valter Ferenc |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1960 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto ![]() |
Ferenc Valter, laŭ hungarlingve kutima nomordo Valter Ferenc estas hungara operkantisto, (baso).
Ferenc Valter [1] naskiĝis en 1961 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Valter lernis kantadon private, liaj plej gravaj instruistoj estis Erzsébet Komlóssy, Magda Nádor, baldaŭ Szilvia Geszty. Inter 1984 kaj 1987 li kantadis en koruso, poste li havis malgrandajn rolojn. En 1993 li atingis la unuan lokon en kantokonkurso en Budapeŝto. En la sama jaro li debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En la sekvaj jaroj li kantadis 40 rolojn en la Operejo. En 2009 li fondis propran migrantan trupon. En 2014 li estis simbole nomumita ambasadoro de la opero. Li ricevis ĝis tiam 2 premiojn.
El lia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Zauberflöte – Sarastro (debuto en 1993)
- Don Giovanni — guberniestro
- György Ránki: Pomádé király új ruhája - titolrolo
- Giuseppe Verdi:
- Aida – reĝo
- Don Carlo – reĝo Filipo
- Richard Wagner:
- Parsifal — Gurnemanz
- Die Walküre — Hunding
- Charles Gounod: Romeo kaj Julieta (opera versio) – monaĥo Laŭrenco
- Giacomo Puccini: