Ferenc Wieser
Aspekto
Ferenc Wieser | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Wieser Ferenc |
Naskiĝo | 1812 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | 1869 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Ferenc Wieser [vizer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wieser Ferenc estis hungara arkitekto.
Ferenc Wieser [1] naskiĝis kaj mortis en Pest (urbo) en 1812, respektive en 1869.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Wieser akiris diplomon en politekniko en Vieno, poste en 1834 li plulernis en arkitekta fakultato en Akademio de Belartoj de Vieno. Post siaj studoj li laboris en firmao de József Hild. Iom poste pro la gildaj kutimoj li vagadis (komprenu studvojaĝis) en eŭropaj landoj, ĉefe en Anglio. Hejmenveninta en 1842 li iĝis ordinara membro de la arkitekta gildo. Li planadis multajn konstruaĵojn en sia naskiĝurbo.