Ferenc Xavér Gyurkovics
Aspekto
Ferenc Xavér Gyurkovics [ksavEr djurkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyurkovics Xavér Ferenc estis hungara juristo, profesoro.
Pri naskiĝo de Ferenc Xavér Gyurkovics [1] mankas informoj. Li mortis la 9-an de decembro 1793 en Pest (urbo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Xavér Gyurkovics akiris juran diplomon. Li instruis politikon en Reĝa Universitato de Nagyszombat. Li sekvis la universitaton, kiam ĝi estis translokigita al Pest-Buda (komprenu Budapeŝto). En la studjaro 1782 li estis rektoro [2].
Li konatiĝis kun Ignác Martinovics. Ili kreis komploton. Gyurkovics planadis duĉambran parlamenton (por nobeloj kaj por nenobeloj). Gyurkovics abrupte mortis antaŭ trovo de komploto fare de sekreta polico.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Panegyricus divo Francisco Xaverio dictus dum inclyta facultas philosophia in universitate Tyrnaviensi annuum eidem tutelari suo honorem persolveret (1775)
- Von den Verbrechen und Strafen... Unter dem Vorsitze Fr. Gyurkovics... in dem grossen akademischen Hörsaale... (1776) - tradukaĵo
- Opinio (1791) - studo pri publika ŝparkaso