Saltu al enhavo

Fernão Ortiz de Camargo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernão Ortiz de Camargo
(1595-1678)
La familio Camargo komenciĝis kun Jusepe Ortiz de Camargo (1572-1613).
La familio Camargo komenciĝis kun Jusepe Ortiz de Camargo (1572-1613).
Persona informo
Naskiĝo 1595
en San-Paŭlo, San-Paŭlo
Morto 29-an de decembro 1678
en San-Paŭlo, San-Paŭlo
Familio
Patro Jusepe Ortiz de Camargo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Fernando Ortiz de Camargo, o Moço (en) Traduki, Manuel Ortiz de Camargo (en) Traduki, Pedro Ortiz de Camargo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo juĝisto
magistratano Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fernão Ortiz de Camargo estis brazila bandejrano kromnomita "La Tigro" aŭ "Jaguaretê".

Laŭ historiisto Pedro Taques de Almeida Pais Leme, Fernão de Camargo estis la protagonisto de batalo inter la familio Pires kontraŭ la Familio Kamargo post epizodo en kiu Fernão de Camargo murdis Pedro Taques (1560-1644), la samnoman parencon de la historiisto, per glavbato sur la placo de la Ĉefpreĝejo de Vilaĝo de São Paulo.

Fernão de Camargo estis filo de Jusepe Ortiz de Camargo (naskita en 1572 kaj mortinta en San-Paŭlo en 1613), kiu kaŭzis la faman militon inter Familioj Pires kaj Kamargo kiu sangigis San-Paŭlon dum 20 jaroj en la 17-a jarcento. La familio venis el Sevilo kaj verŝajne estis posteulo de la navigisto pt:Alonso de Camargo. Jusepe ekloĝis ĉirkaŭ 1585 en San-Paŭlo kie li lasis multajn posteulojn el sia geedziĝo kun Leonor Domingues, kiu mortis en 1630, filino de Domingos Luís, konata kiel Carvoeiro ("La Karbisto"), kaj Ana Camacho. Leonor do estas foje nomita Leonor Domingues Carvoeiro. Li ankaŭ estis la pranepo de João Ramalho.

La fratoj de Fernão estis: pt:José Ortiz de Camargo, la kapitano pt:Francisco de Camargo, la kapitano pt:Marcelino de Camargo kaj pt:Jerônimo de Camargo. Lia fratino Mariana de Camargo edziĝis en 1634 en San-Paŭlo kun Bartolomeu Bueno, la Juna, filo de la samnoma sevilano kaj Maria Pires, kaj vidvo de Agostinha Rodrigues, kiu mortis en 1630; edziĝis la duan fojon en 1638 kun Francisco da Costa Valladares, infanteria kapitano, naskita en Portugalio.

Silva Leme priskribas sian familion en Vol 1 paĝoj 178 kaj 179 de sia "Genealogia Paulistana".

Internlandaj ekskursoj

[redakti | redakti fonton]

En marto 1635-a, la tielnomita bandejro Arakambi, esplorema kaj patrolema, gvidita fare de Fernão de Camargo kaj Luís Dias Leme, forlasis Santos al la indiana regiono de pt:Tapes. Post la detruo de Guairá (1628 -1632), kastiliaj misiistoj iris kun la fuĝintaj indianoj en la sudon, fondante novajn misiojn en la Mezopotamio ĉe la riveroj Parano kaj Urugvajo, establinte vilaĝojn inter tiuj kiuj jam ekzistis tie kaj, en malpli ol du jaroj, ili disvastiĝis en la internlando, konkerinte la virgan regionon de la Tapes, la setlis la koloniojn sur la vojo, kiu kovris la riveron Ibicuí okcidente, kaj la Serra Geral norde; oriente, la valo de la rivero Caí kaj sude, la najbaraĵo de la montaro indianoj Tapes - parto de la antikva kaj malklara regiono, kiun la antikvaj loĝantoj el San-Paŭlo nomis regiono "de la Anasoj", sen difinitaj limoj kaj kie, ekde 1548, ili iris serĉi ruĝajn sklavojn; aliaj norde, sur la dekstra bordo de la rivero Parano, en paragvaja teritorio kaj areoj de malsupra Mato-Groso. La Guairá deturnis la itineron de la Paŭlistanoj[1] - sed ili revenis al ĝi, obeante al la familioj Lemes kaj Camargos.

Tiu bandejro estis la iniciatinto de la invado de la jezuitaj kolonioj en Suda Rio-Grando fare de la Paŭlistanoj, ĉar la bandejro de António Raposo Tavares aperus en 1638.

Fernão de Camargo estis la estro de la movado por forpeli la jezuitojn en 1640; li estus unu el la gvidantoj, kune kun sia frato pt:José Ortiz de Camargo, de la fama batalo kontraŭ la familio Pires komandita fare de João Pires (1625-1708) kaj lia bofilo Francisco Nunes de Siqueira (1603-1681). Li malfermis plurajn haltejojn por brutarkondukistoj laŭlonge de sia bandejro, inkluzive de la instalo de loko de haltejo por brutarkondukistoj, nomita "Campinas do Mato Grosso", kiu naskigus la estontan vilaĝon, kaj pli malfrue la urbon de Campinas.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Loĝantoj el la urbo San-Paŭlo.
  2. La kuranta artikolo estis tradukita el la Portugala Vikipedio samnoma.