Saltu al enhavo

Fernão de Oliveira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando Oliveira
(1507-1582)
"Gramatiko de la portugala lingvaĵo", verko publikigita en la 27-a de januaro, 1536-a.
"Gramatiko de la portugala lingvaĵo", verko publikigita en la 27-a de januaro, 1536-a.
Persona informo
Naskiĝo 1507
en Aveiro, aŭ Santa Comba Dão, Portugalio
Morto 1582
en Aveiro, Portugalio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo lingvisto
ordenfrato
filologo
verkisto
historiisto
preceptor (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fernão de Oliveira estis portugala sacerdoto, latinisto, erudiciulo, gramatikisto, historiisto kaj unu el la plej elstaraj renesancaj verkistoj el Portugalio.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Fernando Olivejra estis pastro kaj estis naskita ĉirkaŭ 1507, en Gestosa, Couto do Mosteiro, Santa Comba Dão. Longe oni kredis, ke li naskiĝis en Aveiro. La dubo koncerne la lokon de lia naskiĝo ekestis ĉar en la unua el la kazoj alportitaj kontraŭ li fare de la Inkvizicio, li komencis deklarante ke li estis naskita en Avejro kaj poste deklaris ke li estis baptita en la paroĥo de Couto do Mosteiro. Tamen, en unu el siaj verkoj, "Ars Nautica" (1579), li komencas mencii ke li estas devenanto el Santa Comba, antaŭ donado de pli detala klarigo. Li deklaras ke li estis naskita en Aveiro, sed ke li "liberigis siajn unuajn ĝemojn en Gestosa", ricevante bapton en Santa Comba. En tiu tempo estis kutimo bapti infanojn en la paroĥo kie ili naskiĝis.

La referencoj al Avejro venas el la fakto ke lia familio estis origine de tie, sed ili estis en Gestosa, kiam li estis naskita. Ne estas multaj certecoj koncerne la identigon de liaj gepatroj, sed li devis esti la filo de Heitor de Olivejra, juĝisto de la orfoj el Pedrógão kaj D. Branca da Costa.

La ĝusta literumo de lia nomo ankaŭ generis diskutojn, ĉar ĝi aperas skribita diversmaniere en la dokumentado de lia tempo, nome en la Inkviziciaj procezoj, en kiuj li aperas interŝanĝeble kiel Fernando Olivejra kaj Fernão de Olivejra. La plej akceptita ortografio estas la unua, ĉar ĝi aperas en preskaŭ ĉiuj tekstoj, kiujn li verkis, ĉu manuskriptaj, ĉu presitaj, escepte de lia unua verko, "Gramática da Linguagem Portuguesa".

"Pri la Militarto sur la Maro", verko eldonita de Fernando Olivejra en 1555.

Lia akademia trejnado estis akirita el la dominikaj monaĥoj. Ĝi verŝajne komenciĝis en Aveiro, ĉe la monaĥejo de Nossa Senhora da Misericórdia, kaj tiam li translokiĝis al la monaĥejo de Évora. Ĉi tie li studis teologion, estinte ordinita pastro. Li akiris fortan humanisman kulturon, kaj ekzistas verkistoj kiuj konsideras ke unu el liaj instruistoj estis André de Resende, kvankam ekzistas neniu evidentaĵo por garantii la verecon de tiu supozo.

En la aĝo de dudek kvin, li forlasis la monaĥejon de Évora kaj prenis rifuĝon en Hispanio, kie li restis dum proksimume tri jaroj. Tie li akiris papan rajtigon transiĝi al la laika pastraro, kiel li mem deklaris antaŭ la inkviziciistoj, kvankam li ankaŭ diris, ke li estis perdinta la pontifikan dokumenton. Dum lia restado en la najbara lando, li komencis verki sian Gramatikon de la Portugala Lingvo, kiun li publikigis en Lisbono, en 1536. Tiu ĉi unua verko de Olivejra estas pioniro en sia genro en Portugalio. En la malfruaj 1530-aj jaroj, li plenumis pastrajn devojn, kio konsistigas fortan argumenton por kredi ke li fakte ricevis rajtigon por pasi al la sekulara pastraro. Ĉe tiu tempo li ankaŭ estis privata instruisto por la filoj kaj filinoj de kelkaj gravaj personecoj en la portugala socio.

En 1540 aŭ 1541 li komencis vojaĝon, kies celo estus Romo, kiel li mem deklaris en la Inkvizicio. Oni ne scias, kia kialo igis lin entrepreni tian vojaĝon kaj la ekzistantaj datumoj eĉ ne permesas al ni konkludi, ĉu li atingis sian celon. Lia unua biografo, Henrique Lopes de Mendonça (1856-1931), prezentas la hipotezon ke Olivejra estis sendita en spionmisio al la roma kurio kaj supozas ke li estis fakte en tiu urbo.

Tamen, Luís de Albuquerque (1917-1992) tiris la atenton al la fakto ke Olivejra diris ĉe la Inkvizicio ke li foriris al Romo, neniam deklaris ke li estis tie. Kion oni scias, tio estas ke enŝipiĝinte en Barcelono, rekte al Ĝenovo, la ŝipo, en kiu li vojaĝis, estis kaptita de francaj ŝipoj. Laŭ Léon Bourdon (1900-1994), kiu publikigis dokumentojn ligitajn al la biografio de Olivejra, la kleriko komencintus servi en francaj galeroj, kiel piloto. Se tiu ĉi okupo estas vera, ĝi estas lia unua ligo al naŭtiko, kiu okupos elstaran lokon en lia verko. Se li vere okupis la postenon kiel piloto, iuj interesaj demandoj aperas: kie kaj kiam li akiris la scion por plenumi tian rolon? La ŝippiloto tiam estis unu el la plej gravaj oficiroj kaj ĉi tiu pozicio estis atingita danke al la sperto akirita kun la tempopaso. Ŝajne, Fernando Olivejra sukcesis pruvi sufiĉe da lerteco por oni konfidu al li galero-veturadon.

En 1543 li denove revenis al Lisbono, kie li restis por mallonga tempo. En 1545 li enŝipiĝis kiel piloto de galero, kiu estis parto de la franca eskadro sendita de Mediteranea Maro por kontraŭbatali la anglojn en la Manika Markolo. Lia partopreno en tiu floto plifortigas la eblecon ke li antaŭe tenis la pozicion sur francaj ŝipoj, kaj ekzistas eĉ forta evidentaĵo ke li estis invitita fare de Saint Blancard[1], kiu komandis la galeron kie Olivejra surŝipiĝis. Dume, tiu galero eniris en batalon kaj ĝia skipo estis kaptita kaj transportita al Anglio.

Li restis tie dum kelkaj monatoj, akiris favoron kun Henriko la 8-a, kiu eĉ establis ligon kun li. Kun la morto de la reĝo, Olivejra daŭre kalkulis je la protekto de sia posteulo, Eduardo la 6-a. Kiam la pastro decidis reveni al Portugalio, tiu suvereno igis lin porti kredleteron por Johano la 3-a.

Revenante al Lisbono en 1547, li estis jurpersekutita fare de la Inkvizicio. Kun malferma menso kaj nesubmetiĝema spirito, Fernando Olivejra ne hezitis libere esprimi siajn ideojn. Lia restado en Anglio vekis en li simpation rilate al la opinioj kiuj anglikanoj havis koncerne papan aŭtoritaton. Kelkaj el liaj deklaroj, faritaj en publikaj spacoj, kondukis al la iniciato de la procezo fare de la Sankta Oficejo.

Kiel rezulto de tio, Olivejra estis kondamnita al malliberejo por nedifinita periodo. Tamen, en 1550, lia puno estis ŝanĝita kaj li estis transdonita al la Monaĥejo de la Jerónimos, kie li restis klostrita, reprenante la dominikanan veston. La sekvan jaron, dank'al ordono de kardinalo D. Henrique, la ĉefinkvizitoro, la monaĥo estis liberigita. Li havis devon entrepreni "kelkajn virtajn ekzercojn" kaj estis malhelpita forlasi la regnon sen permeso.

Sed Fernando Olivejra restis en la regno dum mallonga tempo. En 1552 li foriris kiel parto de alia marekspedicio. Ĉi-foje li vojaĝis kiel kapelano de la karavelo, kiun li enbarkiĝis, aŭ eventuale de la malgranda floto. La misio de tiuj ŝipoj estis repreni Mulei Buharon[2], detronigitan suverenon de la malgranda regno de Velez, en Maroko, kiu petis al Johano la 3-a por rekkuperado de lia regno.

La ŝipoj plenumis ilian mision, elŝipigante la reĝon en lia teritorio, sed restis ankritaj tie dum pluraj tagoj kaj estis poste kaptitaj fare de eskadro de galeroj el Alĝerio. La portugaloj kiuj postvivis la batalon iĝis kaptitoj. Du el la kaptitoj estis elektitaj, kaj Olivejra estis unu el ili, por reveni al Portugalio, petante la Johano la 3-a pagi la elaĉetomonon postulitan por ilia liberigo.

Post reveno al Portugalio, Fernando Olivejra iĝis recenzisto ĉe la presejo de la Universitato de Koimbro kaj samtempe profesoro pri Retoriko aŭ Homsciencoj. Samtempe, li devus esti kompletiginta verkadon de la duan libron kiun li publikigis en Koimbro, en 1555, "La Arto de la Marmilito". Kiel la titolo indikas, ĝi estas verko dediĉita al milittemoj, en la maramea kunteksto.

La aŭtoro okupiĝis pri temoj ligitaj al maramea taktiko, sed ankaŭ traktis temojn kiel la justa milito. Li elmontris grandan scion pri la opinioj de la klasikuloj, grekaj kaj romaj, sed ankaŭ de katolikaj tekstoj, kiuj koncentriĝis sur la aferoj, kiuj lin interesis. Li ankaŭ parolis pri ŝipartilerio, la malsamaj specoj de ŝipoj kaj kiel konstrui ilin. Ĝi estas la plej malnova konata portugala teksto, kiu traktas temojn de ŝipkonstruado, temo kiun li reprenus, en pli evoluinta maniero, en aliaj tekstoj kiujn li postlasis en manuskriptoj.

Lia alfronta maniero esprimi siajn opiniojn finis malhelpi lin denove. En ĉi tiu lasta libro li prezentis klarigon pri la maniero kiel aferoj okazis en la misio, en kiu la portugalaj ŝipoj plenumis en subteno de la suvereno de Velez. Lia priskribo estas sufiĉe kritika rilate al la maniero kiel maristoj estis rekrutitaj, inter la kamparaj viroj kiuj neniam vidis la maron; kaj la soldatoj, kiuj estis rekrutitaj inter vagantoj sur la stratoj de Lisbono.

Li ankaŭ kritikis la sintenon de tiuj kiuj gvidis la ŝipojn, same kiel li estis tre akra en siaj komentoj pri la sinteno de multaj elementoj de la nobelaro. En oktobro 1555 li revenis al la Inkviziciaj kelkarceroj, kie li restis dum proksimume du jaroj.

Malmulto alia estas konata ĉirkaŭ la vivo de Fernando Olivejra post lia restado en malliberejo. En 1565, D. Sebastião donis stipendion de 20 mil réis al diplomiĝinto kaj klerikulo nomita Fernão de Olivejra. Tiu ĉi religiulo instruintus "kazojn de konscienco" en la monaĥeja lernejo de Santiago, en Palmela. Ne eblas esti certa, ke estas la sama Fernando Olivejra, al kiu ĉi tiu biografio estas dediĉita, sed estas alta probablo ke temas pri li.

Ĉirkaŭ 1567, Fernando Olivejra estis invitita partopreni en franca marvojaĝo, ĉar estas konata letero de la promocianto de la iniciato, la itala komercisto Francesco d'Albagno, kiu asertas ke la kompetenteco de Olivejra en la naŭtika areo estis konata de la franca monarko mem. Ĉirkaŭ la sama tempo, li ricevis similan inviton transiĝi serve de Hispanio. Ŝajne li akceptis ambaŭ invitojn sed prokrastis sian foriron, kaj tre verŝajne li neniam faris tion, kvankam ne estas tute certe, pro manko de dokumentado pri siaj lastaj vivojaroj.

Kvankam oni scias malmulte pri li ekde la 1560-aj jardekoj pluen, oni scias pri tri manskribitaj verkoj de li, kiujn li kompletigis en tiuj jaroj: "Ars Nautica", História de Portugal kaj "Livro da Fábrica das Naus".

"Ars Nautica" situas en la Rezervoj de la biblioteko de la Universitato de Lejdeno, estinte manskribita teksto, verkita en la latina kaj kiu restas neeldonita ĝis hodiaŭ. En ĝi, Fernando Olivejra revizitas plurajn temojn jam traktatajn en La "Arto pri Milito sur la Maro", disvolvinte pli detale la temojn ligitajn al ŝipkonstruado kaj traktante tre detale diversajn aspektojn de la arto de velado. La fakto, ke la teksto estas en la latina, estas signo, ke Olivejra certe intencis atingi kleran publikon ekster Portugalio. Li ne atingis tiun celon, ĉar ĉi tiu estas unu el liaj verkoj, kiu estas malplej konata. Kurioze, la teksto estis nekonata al portugalaj akademiaj rondoj ĝis la 1960-aj jaroj.

Konstanta karakterizaĵo de la tuta vivo de Fernando Olivejra estas lia cenzuro koncerne faktojn aŭ situaciojn kun kiuj li ne konsentis. Ĉe "Ars Nautica" ankaŭ ĉi tiu kritiko ĉeestas, precipe kontraŭ tiuj, kiuj skribas pri la arto de velado kaj neniam velveturis. Contente Domingues (1959-2021) argumentis ke la celo de Olivejra estis la ĉefa kosmografo, Pedro Nunes, kaj multaj el la komentoj kiujn li faris povas rekte validi por temoj kiujn Nunes traktis.

La verko ne estas datita, sed Luís de Matos (1950-2024) koncedis ke ĝi devis esti kompletigita ĉirkaŭ 1570. Tiu dato estas akceptita de la plej multaj esploristoj. Sed la afero ne estas konsenta. Pierre Valière (1937-1998), kiu studis la manuskripton, konsideras ke la teksto devis esti verkita post 1542 kaj neniam post 1563. Li baziĝas sian teorion sur la fakto, ke en "Ars Nauticae" li trovas priskribon pri la vojaĝo de Fernão de Magalhães, verkita ankaŭ de Olivejra, surbaze de parola raporto kiun li kolektis.

La franca historiisto konsideras, sen klarigi kial, ke ambaŭ manuskriptoj estis skribitaj samtempe. La pli malalta dato kiun li elektis aperas ĉar en la raporto pri la vojaĝo de Magalhães aperas referenco al Japanio, kiun la portugaloj kontaktintus tiun jaron. Koncerne 1563, ĝi estis la dato de publikigo de Jardeko de Azio, de João de Barros. Laŭ Valière, estas nur klare ke Olivejra ne faris ajnan referencon al tiu verko ĉar ĝi ankoraŭ ne estis publikigita, pro la granda proksimeco inter ambaŭ verkistoj, Olivejra estis instruisto por la infanoj de João de Barros.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]