Ferney-Voltaire
Ferney-Voltaire | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio limurbo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | ||
Departemento | Ain | ||
Arondismento | Gex | ||
Kantono | Saint-Genis-Pouilly | ||
INSEE kodo | 01160 [+] | ||
Poŝtkodo | 01210 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 530 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 2 412 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 15′ N, 6° 6′ O (mapo)46.2558333333336.1080555555556Koordinatoj: 46° 15′ N, 6° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 446 m [+] | ||
Areo | 4,78 km² ( 478 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ferney-Voltaire [+] | |||
Ferney-Voltaire - prononco [fɛʁ'nɛ vɔl'tɛʁ] - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ain, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes [ovɛʁɲ ʁon alp], kaj troviĝas pli precize en la pays de Gex, ĉe la landlimo inter Francio kaj Svisio, je 8 km norde de Ĝenevo. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 11 530 loĝantoj sur areo de 4,78 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 412 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Gex kaj al la kantono Saint-Genis-Pouilly.
La teritorio havas komunan limon kun Ornex, Prévessin-Moëns, Collex-Bossy, Bellevue, Le Grand-Saconnex kaj Meyrin.
Historio
[redakti | redakti fonton]Voltaire elektis Ferney en 1759 pro ĝia proksimeco al la landlimo, utila kaze de problemo kun la reĝa administracio, kaj de Ĝenevo, loĝurbo de lia rivalo, Rousseau.
Je lia alveno, la domaro havis apenaŭ cent kvindek loĝantojn. Sur la statuo de Voltaire, instalita ĉe la urbocentro, li estas nomita «Bienfaiteur de Ferney» (bonfaranto de Ferney). Certe, li helpis la disvolvigon kaj demografian kaj ekonomian de Ferney kiu, en kelkaj jaroj, pasis de vilaĝa strukturo al vera urbeto[1]. Voltaire konstruigis pli ol cent domojn, financis la konstruadon de preĝejo, de lernejo, de malsanulejo, de akvorezervejo kaj fonto.
Krome, li sekigis la marĉojn kaj kreis foirojn kaj merkatojn, allogis metiistojn — horloĝistojn, teksistojn — al setlado, kaj nutris la loĝantojn dum la malsatego de 1771. Li konstruigis kastelon (nune klasita kiel historia monumento). Li finfine pruntedonis monon senpage al la najbaraj komunumoj[2].
Ne estas troigo diri ke Ferney estus restita malgranda vilaĝo sen la agdo de la «Patriarko» kiu metigis ĝin en la historion. Je lia morto en 1778, Ferney havis jam preskaŭ 1 200 loĝantojn sed sen sia bonfarinto, ĝi perdis tiam sian viglecon kaj retrovis sian ruran iaman formon.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Eugène Noël, Voltaire à Ferney, Brière et fils, Rouen, 1867, [rete http://books.google.fr/books?id=kz4UAAAAQAAJ&dq=Voltaire%20%C3%A0%20Ferney&pg=PA3#v=onepage&q&f=false]
- Christophe Paillard, Voltaire en son château de Ferney, Paris, Éditions du Patrimoine, 2010 (ISBN 978-2757700273)
- Jonathan Zufferey, Le village mobile : population et société à Ferney-Voltaire, 1700-1789, La ligne d'ombre, 2011 (ISBN 978-2952860390)
- Christophe Paillard, "Jean-Louis Wagnière ou les deux morts de Voltaire", 2005 (ISBN 978-2844210371)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Municipa retejo (france)
- Retejo de la turisma oficejo, arkivigita laste en septembro 2009 (france)
- Retejo de la komunumaro de pays de Gex (france)