Ferrante Imperato
Ferrante Imperato (1550-1612) | |
---|---|
Pri la natura historio de Ferrante Imperato, (Napolo, 1599) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1550 en Napolo, Italio |
Morto | 1612 en Napolo, Italio |
Lingvoj | itala |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | apotekisto natursciencisto |
Ferrante Imperato (1550-1612) estis itala kuracisto, apotekisto, naturalisto kaj botanikisto, kreinto de iu naturmuzeo en la Palaco Gravina[1], en Napolo. La muzeo fariĝis unu el la plej famaj en Eŭropo kaj estis vizitata de granda nombro da studemuloj. La kolekto kreskis dank'al la interŝanĝo de specimenoj ĉe aliaj eŭropaj naturalistoj. Ferrante multe vojaĝis tra sudo de italio, kaj tio permesis al li kolekti grandan kvanton da mineralaj, plantaj kaj bestaj specimenoj krom fari detalan observadon pri geologiaj ekaperaĵoj. Li elstarigis la gravecon de la akvo apud la formiĝo de la reliefoj kaj precize interpretis la salecon de la maro, krom priskribi la stratigrafian serion observitaj en la kavernoj de pucolano.
La muzeo pri Natura Historio
[redakti | redakti fonton]La plejmulto el la kolektantoj da naturobjektoj estis kuracistoj, apotekistoj kaj naturfilozofoj, kvankam virtuale ajna homo kun minimuma edukadogrado, ajna eksperto pri vojaĝoj, aŭ kelke da aliro en la retoj tie kie erudiciuloj rutine komercas siajn objektojn, rajtas konsideri sin kiel kolektanto. Tre tipe, la studemuloj kiuj ĉefe rolas kiel advokatoj defende de la anatomiaj teatroj kaj botanikaj ĝardenoj, ĉiam havis iliajn privatajn kolektojn.
Ĉirkaŭ 1560, la bolonja kuracisto Ulisse Aldrovandi (1522-1605) estis tre konata kiel kolektanto da naturobjektoj. En la proksimaj kelkaj jardekoj, lia domo fariĝis unu el la plej gravaj esplorcentroj pri natura historio. La minerala kolekto de la Vatikana Muzeo mirigis dum jardekoj. La kolekto de la faŭno de la Nova Mondo, apartenanta al Rudolfo la 2-a (1552-1612) en Prago faris grandan sukceson siaepoke kaj multaj malfermegis siajn okulojn antaŭ la Nilaj krokodiloj kiuj pendis el la muroj kaj plafonoj de la Natura Muzeo en Napolo, kreita de Ferrante Imperato kaj disvastigita en lia verko "Dell'historia naturale" (1599).[2]
Ferrante Imperato kaj lia filo Francesco okupis elstarajn postenojn en la napola politika kulturo. Ferrante estis popolkapitano[3] en Piazza di Niddo dum la ribelo kontraŭ la hispana vico-reĝo en 1584. Lia filo daŭrigis la familian tradicion je politika aktiveco kaj estis aŭtoro de politika traktato pri la restrukturiĝo de la loka registaro, en 1604.[4] La moto de Ferrante estis "In dies auctior", kio signifas, mi pliboniĝas tagon post tago kaj tiu slogano aperas en la titolpaĝo de lia verko.[5]
Ĉefa Verko
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Universitato de Leicester Arkivigite je 2016-06-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Jan Brueghel the Elder: The Entry of the Animals Into Noah's Ark, Arianne Faber Kolb
- The Cambridge History of Science: Volume 3, Early Modern Science, Katharine Park,Lorraine Daston
- The Secret History of Domesticity: Public, Private, and the Division of ..., Michael McKeon
- History of Universities: Volume XXIII/2, Mordechai Feingold
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Francisco Hernández de Toledo (1514-1587), naturalisto kaj privata kuracisto de la reĝo de Hispanio Filipo la 2-a (1556-1598).
- Andreo Ĉezalpino (1519-1603), itala kuracisto, anatomo kaj botanikisto.
- Ulisse Aldrovandi (1522-1605), itala kuracisto kaj naturalisto
- Francesco Calzolari (1522-1609)
- Giambattista della Porta (1535-1615)
- Filipo la 2-a (1556-1598)
- Fabio Colonna (1567-1640), itala naturalisto
- Federiko Ĉesi (1585-1630), itala sciencisto kaj naturalisto
Federico Cesi|Federiko Ĉesi (1585-1630)
- Nacia Akademio de la Linkoj, fondita en 1603
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Palazzo Orsini di Gravina
- ↑ The Cambridge History of Science: Volume 3, Early Modern Science, Katharine Park, Lorraine Daston
- ↑ Capitano del popolo
- ↑ Possessing Nature: Museums, Collecting, and Scientific Culture in Early ..., Paula Findlen
- ↑ Summa Gallicana