Fervoja Muzeo de Azerbajĝano
Fervoja Muzeo de Azerbajĝano | |||
---|---|---|---|
Azərbaycan Dəmiryol Muzeyi | |||
muzeo | |||
Lando | Azerbajĝano vd | ||
Situo | Nəsimi raion | ||
Estiĝo | 19-a de novembro 2019 | ||
Koordinatoj | 40° 22′ 47″ N, 49° 50′ 53″ O (mapo)40.37969223139749.847986908381Koordinatoj: 40° 22′ 47″ N, 49° 50′ 53″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | https://muzey.ady.az/ | ||
La Fervoja Muzeo de Azerbajĝano (azerbajĝane Azərbaycan Dəmiryol Muzeyi) estas fervoja muzeo en Bakuo, Azerbajĝano. La muzeo estis malfermita en 2019.[1]
Ĝi situas en la konstruaĵo de la historia fervoja stacio Sabunĉu en la urbocentro de Bakuo, proksime al la placo Jafar Jabbarli.[2]
Historio
[redakti | redakti fonton]La malfermo de la Azerbajĝana Fervoja Muzeo okazis la 19-an de novembro 2019, kun la partopreno de la prezidento Ilham Alijev.[3]
Renovigo estis sekve plenumita en la muzeo, kiu estis fermita dum la pandemio de KOVIM-19. Ĝia kolekto estis pliriĉigita per novaj ekspoziciaĵoj, kaj ĝi ree malfermis la 28-an de decembro 2023.[4]
La historia fervoja stacio Sabunĉu, proksime al la metroa stacio 28-a de Majo, estas hejmo de la Azerbajĝana Fervoja Muzeo. Ĉi tiu konstruaĵo estis komisiita la 6-an de julio 1926, je la tago de malfermo de la unua elektrigita fervojo en Azerbajĝano. Sabunchu en Bakuo estis la unua stacio, kiu ricevis elektrajn trajnojn.[5]
La konstruaĵo estis desegnita laŭ la nacia arkitektura tradicio de Azerbajĝano. Ĝia stilo similas al tiu de la Palaco de Ŝirvanŝahoj pro sia aspekto kaj multaj konstruelementoj. La fenestroj de la konstruaĵo estas faritaj laŭ la stilo de la nacia "ŝabaka" arto. La dekoracio de la ŝirvanŝaha periodo ĉe la supra parto de la fasado ĉe la enirejo, sed ankaŭ la ŝtonaj ĉizadoj de leonoj ĉe la horloĝturo estas rimarkindaj.
Muzeo
[redakti | redakti fonton]La muzeo havas du ekspoziciejojn, kinejon, kaj plurajn ĉambrojn por organizi kulturajn kaj korporaciajn eventojn. Eventoj kiel subskribo de libroj, legohoroj, libro- kaj artekspozicioj, kaj renkontiĝoj kun publikaj figuroj okazas ĉi tie. En la ĉambroj okazas diversaj ekspozicioj rilate al la disvolvado de la fervojoj de Azerbajĝano, inkluzive de fotoj kaj videoj pri ilia historio ekde la 19-a jarcento, kaj modeloj de trajnoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ What exponents displayed in Azerbaijan's first railway museum? (angle) (21 June 2020). Arkivita el la originalo je 11 Dec 2023.
- ↑ What exponents displayed in Azerbaijan's first railway museum? (angle) (18 May 2020).
- ↑ İlham Əliyevdən Dəmir Yolu Muzeyinə hədiyyə (azerbajĝane) (21 Nov 2019). Arkivita el la originalo je 2023-12-11. Alirita 2023-12-11 .
- ↑ Bakıdakı Dəmiryol Muzeyi yenidən fəaliyyətə başlayıb (azerbajĝane) (28 December 2023).
- ↑ Baku Railway Station building. Arkivita el la originalo je 26 April 2024. Alirita 26 April 2024 . “1926, the building was reconstructed. In June of the same year, an electric train was launched in the former USSR, for the first time in Azerbaijan, on the Baku-Sabunchu railway.”.