Saltu al enhavo

Fervoja akcidento en Barcelono (2017-07-28)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 28-an de julio 2017, pasaĝera trajno trafis en haltigan bufron kaj elreliĝis ĉe stacio Estació de França en Barcelono, Hispanio. Kvindek kvar homoj estis vunditaj, el kiuj kvin serioze.

Akcidento

[redakti | redakti fonton]

La akcidento okazis ĉirkaŭ la 07:15 CEST (05:15 UTC).[1] Antaŭurba trajno koliziis kun la bufroj ĉe stacio Estació de França kaj estis elreligita.[2] La trajno plenumis servon San Vicenç de Calders - Estació de França sur la linio R2.[3]

La implikita trajno estis elektra motortrajno de RENFE Klaso 451, numero 210M.[1] Atestantoj diris, ke la trajno ne bremsis enirante la stacion.[4] Almenaŭ 54 homoj estis vunditaj,[1] el kiuj kvin serioze.[3] Dek ok homoj estis hospitaligitaj. Viktimoj estis transportitaj al kvar diversaj hospitaloj en Barcelono.[1]

La "Comisión de Investigación de Accidentes Ferroviarios" (CIAF) (Komisiono de Enketo pri Fervojaj Akcidentoj) estas respondeca pri enketado de fervojaj akcidentoj en Hispanio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Perring, Rebecca. BREAKING: Barcelona train crash - scores injured as rush-hour service ploughs into station. Express.co.uk (28 julio 2017). Alirita 28 julio 2017 .
  2. Congostrina; Clara Blanchar. 40 heridos en el accidente de un tren de Rodalies en Barcelona (hispane). El País. Alirita 28 julio 2017 .
  3. 3,0 3,1 Hartley-Parkinson, Richard. At least 48 people injured in train crash at station in Barcelona. Metro. Associated Newspapers. Alirita 28 julio 2017 .
  4. Barcelona train crash 'injures 48'. BBC News Online. Alirita 28 julio 2017 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 2017 Barcelona train crash en la angla Vikipedio.