Fervoja linio Karso-Tbiliso-Bakuo
La Fervoja linio Karso-Tbiliso-Bakuo estas konstruata fervoja linio inter Turkio kaj Azerbajĝano, tra Kartvelio.
La prezidentoj de la tri landoj interkonsentis en 2007 pri la projekto, kiu entenas 68 km novan linion en Turkio, 30 km en Kartvelio kaj renovigadon de malnovaj linioj en Kartvelio kaj Azerbajĝano. La azerbajĝana registaro donis krediton de 220 milionoj da USD, kun 25-jara repaga tempolimo, kun 1 % de jara interezo, por rapidigi la konstruadon de la kartvela parto. Poste la azerbajĝana registaro denove donis krediton de 575 milionoj da USD al la kartvelia registaro, kun 5 % de jara interezo.
La solena malfermo, inaŭguro okazis la 30-an de oktobro 2017, je datreveno de okupo de iam armenia Kars fare de Turkio (1920).
Ĉar la fervojo en Turkio uzas norman spuron (trakan larĝon), dum en la iamaj sovetaj landoj larĝan spuron, oni devas tramunti la vagonaron ĉe la turka-kartvela limo.