Fervojlinio Arnstadt-Saalfeld
Fervojlinio Arnstadt-Saalfeld estas unutraka linio en Turingio, kiu forlasis je Arnstadt la ĉefan linion disde Neudietendorf al Ritschenhausen kondukante tra Stadtilm kaj Bad Blankenburg ĝis Saalfeld. Numero ĝia ĉe la tutgermanuja registro de Deutsche Bahn estas 561; longeco ĝia estas de 48 kilometroj kaj servatas ĝi, alterne por horo disde ambaŭ direktoj, per regionaj vagonaroj.
Haltejaj nomoj
[redakti | redakti fonton]En Rottenbach ekzistas konekto al Katzhütte, kiun ege ŝatas turistoj kaj marŝemuloj. En Saalfeld estas eblo entrajniĝi en longdistancajn trajnojn ĝis Nurenbergo. Jenas ĉiuj stacioj:
- Arnstadt Hbf
- Marlishausen
- Niederwillingen
- Stadtilm
- Singen (Stadtilm)
- Paulinzella
- Rottenbach
- Bad Blankenburg (Thüringerw)
- Saalfeld (Saale)
Historio
[redakti | redakti fonton]Inaŭguro okazis en la 18.6.1894 por la ero inter Arnstadt–Stadtilm kaj en la 2.12.1895 inter Stadtilm–Saalfeld. Tiam la linio kondukas tra tri diversaj ŝtatoj: Schwarzburg-Sondershausen (ĝis Niederwillingen), Schwarzburg-Rudolstadt (ĝis Blankenburg) kaj Saksio-Meiningen. Dekomence oni observis eblon munti duan trakon kio neniam realiĝis. Pro tio ke temis pri la plej rapida cirkulado inter Erfurto kaj Saalfeld, la trafiko ĉiam floris. En julio 2021 akvegoj haltigis cirkuladon por la daŭro de pluraj semajnoj.
Antaŭ la Dua mondmilito du rapidtrajnaj paroj havis eĉ rektajn vagonojn al Berlino respektive Munkeno. Ekde junio 2012 respondecas pri pretigo de trafiko Erfurter Bahn. De decembro 2017 la el Erfurto venantaj vagonaroj splitiĝas ĉe la stacidomo de Arnstadt; la unua parto veturas ĝis Saalfeld, la dua - kelkajn minutojn pli malfrue - tra Plaue ĝis Ilmenau. Ela kaj ena trajniĝo eblas ĉe ĉiuj haltejoj krom Paulinzella (kie haltas nur la duono de la trajnaro ĉiutaga).[1]
Akcidento gravega kun du mortintaj lokomotivestroj okazis en la 13.6.1981 pro karambolo de du vartrajnoj inter Saalfeld kaj Bad Blankenburg; kaŭzigis ĝin maldiligenteco de trajnekspedisto deĵoranta ebriigite.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Henry Trefz: "Bedarfshalt Paulinzella: Wer wusste wann von der Ausdünnung?" - ĉe: OTZ, 9.12.2017
- ↑ Erich Preuß: Eisenbahnunfälle in Europa. Tatsachen, Berichte, Protokolle, transpress 1991, ISBN 978-3344707163, p. 136 ss.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Von Arnstadt nach Saalfeld/Saale" Arkivigite je 2024-07-21 per la retarkivo Wayback Machine