Fervojlinio Szczecin Dąbie – Świnoujście Port
Szczecin Dąbie – Świnoujście Port | |
---|---|
Mapo de la fervojlinio | |
Superrigardo | |
Numero de linio | 401 |
Trafikado | |
Trafikanto | PKP PLK |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 100,713 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Fervoja elektra sistemo | elektrizita |
Maksimuma rapideco | 130 km/h |
Stacioj de la fervojlinio | |
Fervojlinio Szczecin Dąbie – Świnoujście Port estas parte durela, elektrizita fervojlinio en Pollando. Ĝi kunigas la stacidomon Szczecin Dąbie kun la Świnoujście Port per Goleniów, Wysoka Kamieńska, Wolin kaj Międzyzdroje. La linio estas lokita entute en la Okcidentpomeria Provinco. Trafikanto estas la akcia kompanio PKP Polskie Linie Kolejowe.
Historio ĝis 1945
[redakti | redakti fonton]La unua sekcio ĝis Goleniów kaj ĝis Gryfice estis konstruita de la kompanio Altdamm-Colberger Eisenbahn-Gesellschaft (ACE) kaj malfermita en la jaro 1882. La sekvanta sekcio el Goleniów ĝis Wolin estis konstruita 10 jarojn poste de la Preußische Ostbahn (esperante: Prusa Orienta Fervojo). La alia sekcio de la linio estis konstruita de la Preußische Staatseisenbahnen (esperante: Prusaj Ŝtataj Fervojoj) antaŭ la fino de la 19-a jarcento. En la jaro 1899 estis malfermita parto de la linio, kiu kondukas al Międzyzdroje, dum unu jaron poste estis finkonstruita la lasta parto ĝis Świnoujście. Plejparto de la linio (93,5%) estas durela.
Stacioj antaŭ la Dua Mondmilito:
|
Historio post 1945
[redakti | redakti fonton]Fine de la 40-aj jaroj estis malfermita la stacio Odra Port (nuntempa fervojhaltejo Świnoujście Port). Ekde la jaro 2004 la finhaltejo Szczecin Dąbie Osiedle estas fermita al pasaĝera servo.
En decembro de 1979 estis finita elektrizo de ĉi tiu fervojlinio ĝis Goleniów, dum unu jaron poste estis elektrizitaj aliaj partoj.
Statistikoj
[redakti | redakti fonton]Meza vojaĝtempo laŭ jaro
[redakti | redakti fonton]
|
|
Bildoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Fervojlinio Szczecin Dąbie – Świnoujście Port en Pola Tutlanda Fervoja Bazo - bazakolejowa.pl
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|