Saltu al enhavo

Figueira de Castelo Rodrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Figueira de Castelo Rodrigo
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6440
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 260  (2011) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 6° 58′ U (mapo)40.9-6.9666666666667 [+]
Alto 634 m [+]
Areo 508,57 km² (50 857 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Figueira de Castelo Rodrigo (Portugalio)
Figueira de Castelo Rodrigo (Portugalio)
DEC
Situo de Figueira de Castelo Rodrigo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Figueira de Castelo Rodrigo [+]
vdr

Figueira de Castelo Rodrigo estas portugala urbeto kun 1 952 loĝantoj (2021), apartenanta al la Distrikto Guarda, en la antaŭa provinco de Beira Alta, kaj nuntempe inkludita en la subregiono Beiras e Serra da Estrela de la Centra regiono.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Figueira de Castelo Rodrigo, kun 508,58 km² de areo kaj 5 150 loĝantoj (2021), subdividita en dek fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Freixo de Espada à Cinta, oriente kun Hispanio, sude kun Almeida, sudokcidente kaj okcidente kun Pinhel kaj nordokcidente kun Vila Nova de Foz Côa.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Castelo Rodrigo.

La areo jam estis loĝata en Paleolitiko, epoko de kiu restis rokpentraĵoj kaj rokgravuraĵoj kiuj nun estas Monda heredaĵo de Unesko. La Arkeologia Parko de la Valo de Côa estas konsiderata unu de la plej gravaj lokoj de rokarto en la mondo kaj estas la plej grava loko kun paleolitika rokarto subĉiela.

Poste estis okupado ankaŭ en la epoko de kastrumoj (Rodo do Castelão, inter Escalhão kaj Vilar de Amargo; Santo André, en Almofala; Palumbeira, en Cinco Vilas, de Ferepoko kaj Ĥalkolitiko; Castelo en Algodres ktp.) kaj de la Romia Imperio (altaro de Casarão da Torre). Ne estas multaj restaĵoj de epoko de ĝermanoj aŭ islamanoj, sed de visigotoj ŝajnas deveni la loknomo Escarigo kaj la homnomo Rodrigo, dum de islamanoj estas ankaŭ aludoj en dokumentoj al "mouros" kaj loknomoj kiel Almofala kaj Algodres.

La areo estis konkerita de la Regno de Leono kaj la monarko Alfonso la 9-a konstruigis kastelon en Castelo Rodrigo. En 1296 la portugala reĝo Denizo la 1-a ekhavis la areon konfirmita de la Traktato de Alcañices (1297). Fernando la 1-a refaris muregojn kaj kreis foiron por helpi komercon. Sed poste sekvis dekadenca jarcento. En 1508 donis foruon D. Manuelo la 1-a, kiu ankaŭ riparis la ĉefturon. Sekvaj militoj kontraŭ najbaraj hispanoj ĝis la 17-a jarcento damaĝis la tutan areon. Tiukadre la 7a de julio 1664 okazis la Batalo de Castelo Rodrigo, kiu rezultis en granda venko de la portugaloj.

Denove sekvaj militoj dum pli ol unu jarcento damaĝis la areon, dum ĉefeco iom post iom translokiĝis el dekadenca Castelo Rodrigo al tiam fregezio Figueira, kiu en 1836 iĝis vila (urbeto) kaj ricevis la municipan ĉefurbecon. La loknomo Figueira de Castelo Rodrigo estas komprenebla kiel Figarbo de Castelo Rodrigo, omaĝe al la iama ĉefurbo. Pri figarbo aperas en la municipa blazono leono kiel simbolo de la Regno Leono ĉirkaŭita de figarbaj folioj.

La loĝantaro de la municipo atingis preskaŭ 15 000 loĝantoj fojojn en la 1950-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 5 000; tio estas, oni perdis preskaŭ du trionojn.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Figueira de Castelo Rodrigo havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Figueira de Castelo Rodrigo.
  • Algodres, Vale de Afonsinho e Vilar de Amargo
  • Almofala e Escarigo
  • Castelo Rodrigo
  • Cinco Vilas e Reigada
  • Colmeal e Vilar Torpim
  • Escalhão
  • Figueira de Castelo Rodrigo
  • Freixeda do Torrão, Quintã de Pêro Martins e Penha de Águia
  • Mata de Lobos
  • Vermiosa

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pilorio de Castelo Rodrigo.
Fontano de Cabeço.
Preĝejo de Algodres.
Ruinoj de romia templo (Torre das Águias) en Almofala.
Romia ponto de Escalhão.
Muregoj de Castelo Rodrigo.
Preĝejo de Escalhão.
Preĝejo de Escalhão.
Preĝejo de Nossa Senhora do Rocamador de Castelo Rodrigo.
Blazondomo kaj turo de Metelos en Freixeda do Torrão.
Algodres
  • Preĝejo, kun Kapelo de Sagrado Coração de Jesus
  • Fontano de Cabeço
  • Romanika kapelo de Senhor dos Aflitos, kun baroka figuro de Kristo
  • Arkeologiejoj prahistoriaj de Castelo kaj Santa Bárbara
Almofala
  • Ruinoj de romia templo (Torre das Águias)
  • Santo André, kapelo kaj natura rigardejo
  • Krucmonumentoj Roquilho (16-a jarcento) kaj Historia (Atrio)
  • Preĝejo
Castelo Rodrigo
  • Muregoj
  • Ruinoj de Palaco Cristovão de Moura
  • Preĝejo
  • Cisterno kun monumentaj pordoj
  • Pilorio de la 17-a jarcento
  • Fontano Chafariz da Casqueira
  • Konvento Santa Maria de Aguiar (16-a jarcento)
  • Manuelinaj Fenestroj
  • Fontano Fonte da Vila
  • Natura rigardejo de Serra da Marofa
  • Ponto super la rivero Aguiar
Cinco Vilas
  • Preĝejo
  • Kapeloj de S. Julião kaj de Nª Sª do Pranto
  • Arkeologiejo prahistoria de Palumbeira
Colmeal
  • Ruinoj de loĝloko kaj de blazondomo
  • Kapelo de Nª Srª de Monforte (Quinta do Ruivo)
  • Ruinoj de Castelo de Monforte
  • Preĝejo de Luzelos
Escalhão
  • Preĝejo kaj plafono de la sakristio kun plurkoloraj figuroj
  • Romia ponto
  • Arkeologiejo de lugar do Castelo
  • Natura rigardejo de Alto da Sapinha
  • Krucmonumento historia
  • Barca D’Alva
Escarigo
  • Preĝejo kun mudeĥara plafono de ĉefkapelo
  • Renesanca pordo
  • Manuelinaj pordo kaj fenestro en iama gastejo, «alminhas», kun manuelina friso
  • Krucmonumento de S. Alvim, de 1673
  • Arkeologiejo praromia de Fortaleza
Figueira de Castelo Rodrigo
  • Preĝejo
  • Interpretejoj de la Batalo de Castelo Rodrigo kaj de Ephraim Bueno
  • Azuleĥoj de la atrio de la urbodomo
  • Kapeloj de Nª Sª da Conceição, de São Pedro kaj de Nª Sª das Neves
  • Fontano Chafariz dos Pretos
  • placetoj Serpa Pinto kaj Mateus de Castro
Freixeda do Torrão
  • Preĝejo kun primitiva romanika portalo kaj ŝtona altaro
  • Blazondomo kaj turo de Metelos (ruinoj)
Mata de Lobos
  • Kapelo de Santa Marinha (ruinoj), (12-a, 13-a jarcentoj)
  • Preĝejo kun alirebla sonorilturo
  • Krucmonumento de Pedro Jacques de Magalhães
  • Homformaj tomboj
  • Krucmonumento historia
Penha da Águia
  • Preĝejo (17-a jarcento)
  • Ruinoj de la primitiva Kapelo de Santa Marinha
  • Natura rigardejo montetopinta kaj nomiga
Quintã de Pêro Martins
  • Preĝejo
  • Kapelo de São Sebastião
  • Vinproduktejo
  • Tradicia arkitekturo
Reigada
  • Preĝejo
  • Kalvario
  • Horloĝturo
Vale de Afonsinho
  • Preĝejo kun renesancaj plurkoloraj pentraĵoj, en sakristio
  • Rokartaĵo de Faia
Vermiosa
  • Preĝejo kun plafono de sakristio kun pentraĵoj de 18-a jarcento
  • Romia ponto
  • Domo «Casa do Juiz» kun monumenta fenestro
  • Krucmonumento historia
Vilar de Amargo
  • Preĝejo
  • Kapeloj de Misericórdia kaj de S. Sebastião
  • Romia fonto
Vilar Torpim
  • Preĝejo, tombokapelo kaj Horloĝturo
  • Blazondomo Solar dos Saraivas, (18-a jarcento)

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]