Fikšinci
Fikšinci | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 156 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 52 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 47′ N, 16° 0′ O (mapo)46.78546116.000792Koordinatoj: 46° 47′ N, 16° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 331,5 m [+] | ||
Areo | 3,02 km² ( 302 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fikšinci [+] | |||
Fikšinci, hungare Kismáriahavas, germane Füchseldorf estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Rogašovci. La hungara historia nomo estis Füksincz.
- Areo: 3 km²
- Alto super marnivelo: 332 m
- Loĝantaro: 180
- Poŝtkodo: 9262
- Aŭtokodo: MS
- Telefonprefikso:
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ la aŭstra landolimo, laŭ traira flankovojo al Deutsch Haseldorf.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1366 en formo Fulyfalua. En 1910 la loĝantoj konsistis el 382 germanoj, 10 slovenoj, 5 hungaroj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Aŭstrio apartenas al interna zono de traktato Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senĝene.