Filadelfia vireo
Filadelfia vireo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Filadelfia vireo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vireo philadelphicus (Cassin, 1851) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Filadelfia vireo, Vireo philadelphicus, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj.
Plenkreskuloj estas ĉefe olivecgrizaj en supraj partoj kun flavaj subaj partoj ĉefe en brusto kaj gorĝareo; ili havas malhelajn okulojn kaj grizan kronon. Estas malhela linio traokula kaj blankeca superokula strio kiu kuniĝas kun la aliflanka ĉe la suba frunto. Ili havas dikajn blugrizajn krurojn kaj fortikan bekon.
Ties reprodukta habitato estas bordoj de deciduaj kaj miksitaj arbaroj en Kanado. Ili faras kestoforman neston en forko de arbobranĉo, kutime situa relative alte.
Tiuj birdoj migras al Meksiko kaj Centrameriko. Tiu vireo estas tre rara vaganto en Okcidenta Eŭropo.
Ili manĝas insektojn en arboj, foje ŝvebante aŭ flugetante por kapti ilin dumfluge. Ili manĝas ankaŭ berojn, ĉefe antaŭ migrado.
Tiuj birdoj foje imitas la alvokojn de la Ruĝokula vireo.
Ili malverŝajne vizitas Filadelfion, escepte dum migrado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Vireo philadelphicus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 9a Majo 2006. Malplej Zorgiga
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filadelfia vireo - Vireo philadelphicus - USGS Patuxent Bird Identification InfoCenter
- Speciinformaro de la Filadelfia vireo – Laboratorio Cornell de Ornitologio
- Informaro de la Filadelfia vireo - Suddakotaj Birdoj kaj Birdumo
- Filmetoj de Filadelfia vireo[rompita ligilo] ĉe Internet Bird Collection
|