Saltu al enhavo

Filastrio el Breŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
statuo filastria en Cedegolo

Filastrio el Breŝo (latine: Philastrius BrixiensisPhilaster Brixianus; naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 330; mortinta antaŭ la 4-a de aprilo 397) estis laŭdire la sesa episkopo de Breŝo. Li mem verŝajne ne estis denaska breŝano.

Ordinacio sacerdota estis eble en 390. Li entreprenis multajn misiajn vojaĝojn tra la tuta imperio. Tiam li okupiĝis kaj disputis pri juda religio, paganismo kaj malfruantikvaj herezoj (ekz. arianismo). En Mediolano li akre kritikis la arianisman episkopon Aŭksencio Mediolana. En 381 partoprenis Filastrio la sinodon de Aquileia.

Versimile inter 370 kaj 380 verkis li Diversarum hereseon liber, komentitan katalogon pri herezoj en 156 ĉapitroj. Fonto de li elĉerpita estis la verko Panarion de Epifanio de Salamis, kiu tamen kvalite superas. Kun Epifanio li iĝis fonto por Aŭgusteno el Hipono kaj ties verko De haeresibus. Interesas ke Aŭgusteno kritikis ke ne malmultaj herezoj ĉe Filastrio vere estis nekomdamnendaj konvinkoj baziĝantaj sur kristana doktrino.

La postsekvanto episkopa kaj disĉiplo lia Gaŭdencio el Breŝo asertis ke la 18-a de julio estis la mortotago de Filastrio. Manuskripto mezepoka informas pri entombigo den Andreo-kirko apud Porta Romana je Breŝo. Hodiaŭ troviĝas liaj relikvoj (kun eroj de sankta Apolonio) en la katedralo de Breŝo.

La romkatolikoj konsideras lin sanktulo kun festotago en la 18-a de julio. Pri mirakloj kaj transigo de la relikvaj verkis episkopo Ramperto el Breŝo (IV. 383–395).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Gaŭdencio el Breŝo: tract. 21 (laŭdegoj por Filastrio)
  • Aŭgusteno: ep. 222

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jörg Ulrich: "Filastrius." Ĉe: Religion in Geschichte und Gegenwart (RGG). Kvara eldono, tria volumo, Mohr-Siebeck, Tübingen 2000, kol. 118
  • Dirk Kurt Kranz: "Filastrius von Brescia." Ĉe: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 22, Bautz, Nordhausen 2003, ISBN 3-88309-133-2, kol. 320–324

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]