Filifjonkan
Aspekto
Filifjonkino | |
---|---|
Persono rolanta kiel Filifjonkino en Mumin-mondo | |
literatura rolulo | |
Kreita de | Tove Jansson |
Informoj | |
Sekso | ina |
Specio | filifjonkoj |
Loĝloko | Muminvalo |
Familio | pluraj infanoj |
Filifjonkan (finne Vilijonkka, pli malofte Vilivinkka), en Esperanto ankaŭ Filifjonkino[1], estas ina figuro en Mumin-libroj de Tove Jansson. Ŝi estas najbaro de la Mumin-familio kaj edukas siajn infanojn tre strikte. Ŝi tre kontraŭas la liberemon kaj ludemon de la Muminoj.
Alia filifjonkino aperas en unu rakonto en la libro Muminvalo. Ŝi vivas en domo plena de heredaĵoj apud la maro kaj daŭre timas katastrofojn. Kiam tamen vera katastrofo venas kaj forprenas ĉiujn ŝiajn havaĵojn, ŝi subite sentas sin liberigita kaj feliĉa.