Saltu al enhavo

Filipo de Francio (1640-1701)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Filipo de Francio)
Filipo de Francio
Persona informo
Philippe d'Orléans
Naskiĝo 21-an de septembro 1640 (1640-09-21)
en Saint-Germain-en-Laye
Morto 9-an de junio 1701 (1701-06-09) (60-jaraĝa)
en Saint-Cloud
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Baziliko de Saint-Denis Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Filipo de Francio (1640-1701)
Familio
Dinastio Q42880782 vd
Patro Ludoviko la 13-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Anna de Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ludoviko la 14-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Elizabeto Ĉarloto de Palatinato (1671–)
Henrietta of England (en) Traduki (1661–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Philippe of Lorraine (en) Traduki (1658–)
Armand de Gramont, Comte de Guiche (en) Traduki (1661–1662) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Marie Louise d'Orléans (en) Traduki
 ( Henrietta of England (en) Traduki)
Philippe Charles, Duke of Valois (en) Traduki
 ( Henrietta of England (en) Traduki)
Alexandre-Louis d'Orléans (mul) Traduki
 ( Elizabeto Ĉarloto de Palatinato)
stillborn son d'Orléans (en) Traduki
 ( Henrietta of England (en) Traduki)
Filipo de Orléans
 ( Elizabeto Ĉarloto de Palatinato)
Anne Marie d'Orléans (en) Traduki
 ( Henrietta of England (en) Traduki)
Élisabeth Charlotte of Orléans (en) Traduki
 ( Elizabeto Ĉarloto de Palatinato)
unnamed daughter d'Orléans (en) Traduki
 ( Henrietta of England (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo artkolektanto
militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Filipo, duko de Orléans

Filipo de Francio, duko de Orléans, ankaŭ nomita Filipo de Orléans (naskiĝis la 21-an de septembro 1640, mortis la 8-an de junio 1701) estis filo de la franca reĝo Ludoviko la 13-a kaj de Anno de Aŭstrio. Li estis ankaŭ la pli juna frato de Ludoviko la 14-a.

Li naskiĝis en Saint-Germain-en-Laye. En tiu ĉi jarcento, plejmulto el la infanoj frue mortis, kaj havi almenaŭ du filojn ŝajnis prudenta por asekuri la ĉiamigon de la dinastio. Ĉar Ludoviko la 14-a ĉiam restis sana, la rolo de Filipo neniam fariĝis grava. Plie, li havis tre malharditan kaj virineskan personecon, kaj al li la politiko tute ne plaĉis. Tamen, li ŝatis militojn kaj sukcese batalis en Flandrio, precipe dum la batalo de Cassel (1677), kiu ebligis la okupon de Saint-Omer, en Nord. Ludoviko la 14-a verŝajne fariĝis ĵaluza pro tiuj militaj sukcesoj, kaj do ne plu donis armeon al sia frato poste.

Kiel plenkreskulo, Filipo estis plejofte alinomita Monsieur (« Sinjoro »). Li ankaŭ ŝatis kolekti artajn verkojn, kaj estis tiel babilema ke li estis ofte necesega por amuzi la korteganojn, dum la tre longaj tagoj ĉe la kastelo de Versailles.

Li estis konata samseksemulo.

Sed li edziĝis dufoje. Lia dua edzino estis la fama Palatinata princino. Ili havis jenajn gefilojn:

  1. Aleksandro Ludoviko de Orléans, duko de Valois (1673–1676)
  2. Filipo de Orléans, Duko de Orléans, Regento de Francio (1674–1723), edziĝis kun Françoise Marie de Bourbon, Mademoiselle de Blois, (1677-1749) oficiale agnoskita ekstergeedzeca filino de Ludoviko la 14-a
  3. Elisabeth Charlotte (1676–1744), edziniĝis kun Leopoldo de Loreno; filo de ili estis imperiestro Francisko la 1-a Stefano, edzo de Maria Tereza de Aŭstrio de Habsburgo.

Lia morto en Saint-Cloud, en 1701, rezultis el apopleksio, post streĉa disputo kun la reĝo pri la edziĝo de iliaj gefiloj.