Saltu al enhavo

Saint-Germain-en-Laye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Germain-en-Laye
Kastelo de Saint-Germain-en-Laye
Kastelo de Saint-Germain-en-Laye
komunumo en Francio (2019–) Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Francio
Regiono Francilio
Departemento Yvelines
Arondismento Saint-Germain-en-Laye
Kantono Saint-Germain-en-Laye
Komunumaro Communauté d'agglomération Saint-Germain Boucles de Seine
INSEE kodo 78551 [+]
Poŝtkodo 78100
Retpaĝaro www.saintgermainenlaye.fr
Politiko
Urbestro Arnaud Péricard (2017-2020)
Demografio
Loĝantaro 39 540  (2014)
Loĝdenso 819 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 54′ N, 2° 5′ O (mapo)48.8969442.091389Koordinatoj: 48° 54′ N, 2° 5′ O (mapo)
Alto (min.: 22 m)
(maks.: 107 m)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 48,27 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono GMT+1h (+2h somere)
Saint-Germain-en-Laye (Yvelines)
Saint-Germain-en-Laye (Yvelines)
DEC
Situo de Saint-Germain-en-Laye en Yvelines
Saint-Germain-en-Laye (Francio)
Saint-Germain-en-Laye (Francio)
DEC
Situo de Saint-Germain-en-Laye en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Germain-en-Laye [+]
vdr

Saint-Germain-en-Laye [sɛ̃ ʒɛʁmɛ̃ ɑ̃ lɛ] estas franca komunumo kaj unu el la okcidentaj ĉirkaŭurboj de Parizo, 19 kilometrojn okcidente de la ĉefurbo. Saint-Germain-en-Laye estas ankaŭ subprefektejo de la departemento Yvelines.

Fourqueux estis kunfandita kun Saint-Germain-en-Laye la 1-an de januaro 2019 por formi novan komunumon.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Saint-Germain-en-Laye estis fondita en 1020, kiam la reĝo Roberto la Pia (996-1031) starigis monaĥinejon tie, kie la eklezio nun troviĝas. Antaŭ la Franca revolucio de 1789, tiu urbo estis oficiala domejo de multaj francaj reĝoj.

La kastelo de Saint-Germain-en-Laye estis konstruita en 1348 de Karlo la 5-a, super la ruinoj de pli malnova kastelo datiĝinta de Ludoviko la 9-a. La kastelo estis renovita kaj plivastigita de Francisko la 1-a dum la 16-a jarcento. (Traktato de Saint-Germain-en-Laye)

La glora reĝo Ludoviko la 14-a naskiĝis en Saint-Germain-en-Laye (tial la blazono de la urbo enhavas infanliton) kaj loĝis ĉi tie ekde 1661 ĝis 1681, kiam li pruntedonis la kastelon al la ekzilita angla reĝo Jakobo la 2-a.

Pli poste, Napoleono la 3-a establis la Muzeon de la Naciaj Antikvaĵoj (Musée des Antiquités Nationales) en tiu ĉi kastelo.

Naskiĝintoj en Saint-Germain-en-Laye

[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]